Page 180 - heleco-96
P. 180

tris, ke tute ne estas strangaĵoj, tiuj matema-
                                                   tikaj vidindaĵoj, kiuj nur aperas en specialaj
                                                   kazoj, male, ili estas sufiĉe  ĝeneralaj trajtoj
                                                   de la ĝenerala relativeco. Per tiu laboraĵo li

                                                   atingis  la  premion  Adams  de  tiu  jaro  kun-
                                                   divide  kun  Roger  Penrose.  Poste  Stefano,
                                                   kune  kun  Penrose,  dediĉiĝis  plu  prilabori

                                                   tiujn  teoremajn  konceptojn  esploritaj  per  la
                                                   doktoreca tezo. En la teorio disvolvita de ili
                                                   oni  kontemplis  ne  nur  la  ekzistadon  de  tiuj

                                                   strangaĵoj sed ankaŭ la eblecon ke la univer-
                                                   so  komenciĝis  ĝuste  kiel  iu  el  tiuj  raraĵoj.
                                                   Ilia komuna eseo atingis la duan lokon en la

                                                   konkurso Gravity Research Foundation de 1968.
                                                   En  1970  naskiĝis  la  dua  ido  de  la  geedzoj
                                                   Haŭkingo, ilia filino Lucy, kiu nuntempe es-
                                                   tas  ĵurnalistino  kaj  novel-verkistino.  En  tiu

                                                   jaro  1970,  Stefano  kaj  Penrose  publikigis
                                                   pruvon, ke se la universo obeas la ĝeneralan
                                                   teorion de relativeco kaj alĝustiĝas al iu el la

                                                   modeloj de fizika kosmologio priskribitaj de
                                                   Alexander Friedmann, tiam do ĝi devis ko-
                                                   menciĝi kiel raraĵo. En 1969, Haŭkingo ak-
                                                   ceptis speciale kreitan stipendion kiel distin-

                                                   go pri Scienco por resti en Caius.
                                                   En  1970,  Haŭkingo  formulis  tion,  kio  estis
                                                   konata kiel la dua leĝo pri dinamiko de la ni-

                                                   gra truo, ke la eventa horizonto de nigra truo
                                                   neniam  povas  malgrandiĝi.  Kun  James  M.
                                                   Bardeen kaj Brandon Carter, li proponis la

                                                   kvar leĝojn de la mekaniko de la nigraj truoj,
                                                   sugestante ian analogion kun termodi-nami-
                                                   ko. Por ĉagreno de Haŭkingo, Jacob Beken-

                                                   stein,  diplomiĝinto  de  John  Wheeler,  pluen-
                                                   iris,  kaj  finfine  ĝuste,  aplikis  termodinami-
                                                   kajn konceptojn laŭlitere.
                                                   En la fruaj 1970-aj jaroj, la laboro de Haŭ-

                                                   kingo kun Carter, Werner Israel, kaj David
                                                   C. Robinson forte subtenis la senharan teo-
                                                   remon de Wheeler, kiu deklaras, ke ĉiu ajn

                                                   estus  la  originala  materialo  kreita  de  nigra

                                                        180
   175   176   177   178   179   180   181   182   183   184   185