Page 182 - heleco-96
P. 182
En 1979 Haŭkingo estis elektita Lucasian Profesoro pri Matematikoj ĉe la Uni-
versitato de Kembriĝo. Tiu katedro estis fondita en 1663 omaĝe al la pastro
Henry Lucas, fama politikisto de la 17-a jarcento. Kelkaj famaj sciencistoj es-
tis okupintaj tiun katedron: Isaac Barrow, Isaac Newton, la Nobel-premiito
Paul Adrien Dirac… La inaŭgura prelego de Stefano titoliĝis: Ĉu videblas la
finon de la teoria fiziko? kaj proponis la N = 8 Supergravity kiel la ĉefa teorio
por solvi multajn el la plej gravaj problemoj, kiujn la fizikistoj estis studantaj.
Tiutempe lia malsano estis atinginte ian krizan pinton. Kvankam kontraŭvole,
li devis akcepti kelkajn flegistajn servojn hejme. En tiu scienca tereno, Haŭkin-
go estis farante transiron en sia alproksimiĝo al fiziko, fariĝante pli intuicia kaj
spekulema anstataŭ insisti pri matematikaj pruvoj. «Mi preferas esti prava ol ri-
gora», li diris al Kip Thorne.
Dum la unuaj jaroj de la jardeko de 1980 Haŭkingo estis en viveca debato kun
aliaj scienculoj kiel Leonard Susskind kaj Gerard't Hooft, kiuj pridubis lian
tiaman teorion ke kiam nigra truo forvaporiĝas, pro longdaŭra senĉesa radiado,
ĝia informo (enhavo kaj konsisto) perdiĝas; la rifuzo al tiu teorio baziĝis sur la
argumento ke tiu fakto estus paradokso kontraŭanta la fundamenton de la
kvantuma mekaniko. En la scienca mondo tiu debato estis konata kiel «La Mi-
lito de la Nigra Truo». Alia scienca debato de tiuj jaroj estis tiu nomata «Kos-
ma inflacio». Laŭ la tiama dominanta teorio proponita de Alan Guth kaj dis-
volvita de Andrei Linde, post la Big-Bang la universo komence disetendiĝis
nekredeble rapide antaŭ ol pli malrapida ekspansio. Post konferenco en Mosk-
vo en oktobro 1981, Haŭkingo kaj Gary Gibbons organizis tutsemajnan labor-
renkontiĝon somere de 1982 pri «La Tre Frua Universo» en la Universitato de
Kembriĝo, por pritemi ĉefe pri la inflacia teorio. Stefano ankaŭ komencis no-
van linion de kvantuma teorio en la origino de la universo. En 1981 en Vatika-
na konferenco, li prezentis laboron sugestante, ke eble ne ekzistas limo -aŭ
komenco aŭ fino- de la universo.
Li poste disvolvis la esploradon en kunlaboro kun Jim Hartle, kaj en 1983 ili
publikigis modelon, konatan kiel la stato Hartle-Hawking. Ĝi proponis, ke antaŭ
la Planck-epoko, la universo ne havis limon en spaco-tempo; antaŭ la Big
182