Page 181 - heleco-96
P. 181
truo, ĝi povas esti plene priskribita de la ecoj de maso, elektra ŝargo kaj
rotacio. Lia eseo titolita "Nigraj Truoj" gajnis la Premion Gravity Research
Foundation en januaro de la jaro 1971. La unua libro de Haŭkingo, «La Struk-
turo de la Spaco-Tempo Grand-skale», kunverkita kun George Ellis, estis pu-
blikigita en la jaro 1973.
Komence de 1973, Haŭkingo dediĉiĝis al la studo de la kvantuma gravito kaj la
kvantuma mekaniko. Lia laboro en ĉi tiu areo estis instigita de vizito al Mosk-
vo kaj diskutoj kun Yakov Borisovich Zeldovich kaj Alexei Starobinsky, kies
laboro montris ke laŭ la principo de necerteco, turniĝantaj nigraj truoj elsendas
partiklojn. Liaj tre kontrolitaj kalkuloj, por ĝeno de Stefano, kontraŭdiris la
duan leĝon de la termodinamiko -kiu asertis ke nigraj truoj neniam povus
malpliiĝi- kaj subtenis la rezonadon de Bekenstein pri ilia entropio. Tiuj re-
zultoj, kiujn Haŭkingo prezentis en 1974, montris, ke nigraj truoj elsendas ra-
diadon, hodiaŭ konatan kiel radiado de Haŭkingo, kiu eble daŭros ĝis ili el-
ĉerpos sian energion kaj forvaporiĝas. Komence, tiutipa radiado vekis polemi-
kon. Fine de la 70-aj jaroj kaj post la publikigo de plia esplorado, la malkovro
estis vaste akceptita kiel signifa antaŭeniĝo en teoria fiziko. Haŭkingo estis
elektita membro de la Royal Society en 1974, kelkajn semajnojn post la anonco
de lia teorio; Tiam li estis unu el la plej junaj membroj de tiu sciencista societo.
Haŭkingo estis nomumita distingita vizitanta profesoro de la Kalifornia Institu-
to pri Teknologio (Caltech) en 1974. Li laboris kun iu amiko de la gimnazio,
Kip Thorne, kaj interesigis ĉi tiun pri scienca veto ĉu la radio-fonto Cygnus X-
1 estus iu nigra truo. La veto estis "aserto" kontraŭ la ideo ke nigraj truoj ne
ekzistas. Haŭking agnoskis, ke li perdis la veton en 1990, veton, kiu estis la
unua el pluraj, kiujn li devis fari kun Thorne kaj aliaj. Haŭkingo restis ligita al
la Instituto Caltech, kaj post tiu unua vizito, li ĉiujare pasigis en tie unu
monaton.
Haŭkingo revenis al Kembriĝo en 1975, al pli akademie altranga posteno, kiel
lektoro pri fiziko de la gravito. Depost 1975 estis periodo de kreskanta publika
intereso pri la nigraj truoj kaj pri la fizikistoj, kiuj estis studantaj ilin. Ofte oni
faris al Haŭkingo, dum tiuj lastaj jaroj de la jardeko de 1970, intervjuojn por la
presaro kaj televido. Estis ankaŭ kreskanta akademia agnosko de lia laboro. En
1975, li estis premiita per la Eddington-Medalo kaj la Pius XI-Oran Medalon,
kaj en 1976 li ricevis la Dannie Heineman Premion, la Maxwell Medalon kaj
la Hughes-Medalon. Li estis nomumita profesoro kun katedro pri gravita fiziko
en 1977. La sekvan jaron li ricevis la Medalon Albert Einstein kaj honoran
doktorecon de la Universitato de Oksfordo. Resume, plurajn jarojn antaŭ la fin-
iĝo de la jarcento, Stefano Haŭkingo estis jam respektinda figuro en la scienca
mondo kaj komencis esti konata de la ĝenerala publiko. En 1979, naskiĝis Ti-
mothy, la tria kaj lasta filo de Stefano kaj Jane. De tiam kaj dum la cetero de lia
vivo, Haŭkingo estis serioze malsana, sen kapablo moviĝi kaj paroli.
181