Page 183 - heleco-96
P. 183

Bang, tempo ne ekzistis kaj la koncepto de
            la komenco de la universo estis sensenca. La
            komenca  unikeco de la klasikaj  modeloj de
            Big Bang estis anstataŭigita per regiono ega-

            la  al  la  norda  poluso.  Oni  ne  povas  vojaĝi
            norden de la norda poluso, ĉar tie ne ekzis-
            tas limo: ĝi simple estas la punkto, kie ĉiuj

            nord-trafaj linioj renkontiĝas kaj finiĝas. Ko-
            mence, la propono de senlimeco supozis fer-
            mitan universon, kiu havis implicojn pri la ek-

            zisto de Dio. Kiel Haŭkingo klarigis, «Se la
            universo  ne  havas  limojn  sed  estas  mem-
            stara...  tiam  Dio  ne  havus  ajnan  liberecon

            elekti kiel komenciĝis la universo».
            Haŭkingo ne forĵetis la ekziston de Kreinto,
            demandante  en  sia  verko  Mallonga  Histo-
            rio de la Tempo «Ĉu la unueciga teorio es-

            tas  tiel  konvinka,  ke  ĝi  provokas  sian  pro-
            pran ekziston?» En sia frua laboro,  li temis
            pri Dio en metafora senco. En tiu libro li su-

            gestis, ke la ekzisto de Dio ne  estas necesa
            por klarigi la originon de la universo. Postaj
            diskutoj kun Neil Turok igis lin agnoski ke
            la ekzisto de Dio kongruas ankaŭ kun mal-

            ferma universo.
            Pliaj honoroj estis aljuĝitaj al li: en 1981 li
            estis premiita per la usona Medalo Franklin,

            kaj  en  la  Novjara  Honorigo  de  1982  oni
            nomumis lin Majoro de la Ordeno de la Brita
            Imperio. Ĉi tiuj premioj ne ŝanĝis signife la

            financan staton de Haŭkingo, kaj instigita de
            la  bezono  financi  la  edukadon  kaj  hejmajn
            elspezojn de siaj infanoj, li decidis en 1982

            verki popularan libron pri la universo, kiu es-
            tus alirebla por la ĝenerala publiko. Anstataŭ
            eldoni pere de la akademia gazetaro, li sub-
            skribis kontrakton kun Bantam Books, amas-

            merkata eldonisto, kaj ricevis grandan antaŭ-
            pagon por sia libro. Unua skizo de la libro,
            nomata  Mallonga  Historio  de  la  Tempo,

            estis finita en 1984.

                                                              183
   178   179   180   181   182   183   184   185   186   187   188