Page 184 - heleco-96
P. 184
Alia teoria laboro de Stefano estis en la areo
de la sagoj de la tempo, kiun li publikis en
1985. Laŭ tiu teorio, ke se la propozicio pri la
senlimeco estus ĝusta, tiam do, kiam la uni-
verso ĉesos ekspansii kaj eventuale disfalos,
la tempo irus malantaŭen. Iu artikolo de Don
Page kaj sendependaj kalkuloj de Raymond
Laflamme igis lin retiri tiun koncepton.
Inter la unuaj mesaĝoj, kiujn Haŭkingo eligis
per sia parol-generatora aparato, estis peto al
sia asistanto helpi lin fini la verkon Mallonga
Historio de la Tempo. Peter Guzzardi, lia re-
daktisto, pelis al li esprimi siajn ideojn klare
en ne-teknika lingvo, procezo kiu postulis
multajn reviziojn de Stefano, kiuj tre iritis
lin. La libro estis eldonita en aprilo 1988 en
Usono kaj en junio tiujare en Britio, kaj ĝi
atingis egan sukceson, rapide situante sin en
la supro de la listo de la plej vendataj en am-
baŭ landoj kaj restante tiele dum monatoj. La
libro estis tradukita al multaj lingvoj, kaj fin-
fine oni vendis proksimume 9 milionojn da
ekzempleroj el ĝi. Ankaŭ la informmedioj
amplekse informis pri tiu verko, kaj la revuo
Newsweek kaj per iu speciala televida el-
sendo oni kvalifikis la aŭtoron kiel «Majstro
de la Universo». Tia sukceso alportis al Ste-
fano gravan financan profiton, sed ankaŭ la
defiojn de statuso de famulo. Li multe vojaĝis
por diskonigi sian laboron, kaj estis solene
akceptita ĉiuloke. Rezultis al li malfacile rifu-
zi la multajn invitojn kaj vizitantojn, kaj tio
lasis al li limigitan tempon por la laboro kaj
por siaj lernantoj.
Li daŭre ricevis akademian agnoskon kaj pre-
miojn: la Oran Medalon de la Reĝa Astro-
nomia Societo (1985), la Medalon Paul Di-
rac (1987) kaj, kune kun Penrose, la presti-
ĝan Wolf Prize (1988). La Premion Princo de
Asturio de la Konkordo (1989). En la festo
de la naskotago de la reĝino, li estis nomum-
184