Page 185 - heleco-96
P. 185
ita membro de la Honora kavalira ordeno.
Tiun titolon li rezignis fine de 1990 kiel
protesto pro la pri-scienca financa politiko de
Britujo.
Haŭkingo sekvis sian laboradon pri fiziko:
en 1993 li kunredaktis libron pri la eŭklida
kvanta gravito kun Gary Gibbons kaj publik-
igis kolektitan eldonon de siaj propraj artiko-
loj pri la nigraj truoj kaj la Big Bang. Li kaj
Penrose faris, en la jaro 1994, en la Newton-
Instituto de Kembriĝo, serion da ses prele-
goj, kiuj estis eldonitaj en 1996 kiel «La Na-
turo de la Spaco kaj la Tempo».
La fiziko, ĉefe en rilato kun la nigraj truoj,
estis la pasio de Haŭkingo. Kelkfoje li vetis
kun Thorne, Preskill k. a. pri teorioj koncer-
ne al la naturo kaj paradoksoj de la nigraj
truoj. Ekzemple, en 1997 Thorne kaj Haŭ-
kingo argumentis, ke ĉar laŭ la ĝenerala re-
lativeco ne eblis al nigraj truoj radii kaj perdi
informojn, la mas-energio kaj informoj port-
itaj de la radiado de Haŭkingo devas esti "no-
vaj", kaj ne de interne de la event-horizonto
de la nigraj truoj. Tial ke ĉi tio kontraŭdiris
la kvantuman mekanikon de mikro-kaŭzeco,
la teorio de mekanika kvantumo necesus esti
reskribita. Preskill argumentis la malon, tial
ke kvantuma mekaniko sugestas, ke la infor-
moj elsenditaj de nigra truo rilatas al informo
kiu antaŭe falis tien, la koncepto de nigraj
truoj donitaj de ĝenerala relativeco devas esti
iel modifita.
Haŭkingo plu tenis sian publikan profilon,
inkluzive tiun de diskonigado de la scienco
al ampleksa publiko. Oni faris filmon pri li,
titolitan A Brief History of Time (Mallonga
Historio de la Tempo), reĝisorita de Errol
Morris kaj produktita de Steven Spielberg,
premierita en 1992. Stefano volis ke la filmo
estu scienca prefere ol biografia, sed oni de-
konvinkis lin pri tio. Kvankam la filmo, atin-
185