Page 186 - heleco-96
P. 186

gis favoran pritakson de la kritiko, ĝi ne estis
                                                   sukcese lanĉita al la publiko.
                                                   Populara kolekto de eseoj, intervjuoj, kaj dis-
                                                   kutoj titolitaj  Black Holes and Baby Univer-

                                                   ses kaj Other Essays  (Nigraj truoj kaj be-
                                                   baj universoj kaj aliaj eseoj) estis publik-
                                                   igita en 1993, kaj ses-parta televida serio Ste-

                                                   phen Haw-king's Universe (La Universo de
                                                   Stefano Haŭkingo) akompanata de libro ape-
                                                   ris en 1997. Laŭ insisto lia, ĉi-foje la fokuso

                                                   estis tute sur scienco.
                                                   En 1995, post tridekjara geedza vivo, Stefa-
                                                   no eksedziĝis el Jane Wilde. Dum ilia fami-

                                                   lia  kunvivado  ili  loĝis  en  Kembriĝo,  sufiĉe
                                                   proksime al la universitata Fako pri Aplikata
                                                   Matematiko  kaj  Teoria  Fiziko.  Dum  iliaj
                                                   unuaj jaroj de geedzeco, Jane loĝis en Lon-

                                                   dono dum la semajno dum ŝi atingis sian di-
                                                   plomon  en  Westfield  College.  Ili  vojaĝis  al
                                                   Usono plurfoje por konferencoj kaj vizitoj en

                                                   rilato  kun  la  fiziko.  Jane  komencis  progra-
                                                   mon por  doktoriĝi ĉe  Westfield College pri
                                                   mezepoka  hispana  poezio  (kompletigita  en
                                                   1981). La geparo havis tri filojn: Robert, nask-

                                                   iĝinta  en  majo  1967,  Lucy,  en  novembro
                                                   1969, kaj Timothy, en aprilo 1979.
                                                   La handikapoj de Stefano igis ke la respon-

                                                   decoj de hejmo kaj familio ripozis sur la ŝul-
                                                   troj de lia edzino, lasante al li pli da tempo
                                                   por pensi pri la fiziko. Post ŝia nomumo en

                                                   1974 al unujara posteno en la Kalifornia Ins-
                                                   tituto  pri  Teknologio  en  Pasadena,  Kalifor-
                                                   nio, Jane proponis, ke diplomiĝinto aŭ post-

                                                   doktoriĝa studento loĝu kun ili kaj helpu en
                                                   la prizorgado al Stefano. Haŭkingo akceptis,
                                                   kaj Bernard Carr vojaĝis kun ili kiel la unua
                                                   el multaj studentoj kiuj plenumis ĉi tiun ro-

                                                   lon.  La  familio  pasigis  ĝenerale  feliĉan  kaj
                                                   stimulan jaron en Pasadeno.
                                                   Haŭkingo revenis al Kembriĝo en 1975 al no-

                                                   va hejmo kaj nova laboro, kiel lektoro. Don

                                                        186
   181   182   183   184   185   186   187   188   189   190   191