Page 188 - heleco-96
P. 188
En tiu sama jaro 2006, kune kun Thomas
Hertog kaj Jim Hartle, li disvolvis teorion
de «kosmologio de supre malsupren», kiu
asertas ke la universo havis ne unu solan ko-
mencan staton, sed multajn malsamajn, kaj
tial do ne taŭgas formuli teorion kiu antaŭ-
dirus la nunan formon de la universo ekde iu
konkreta komenca stato. La kosmologio de su-
pre malsupren asertas ke la nuntempo "elek-
tas" la pasintecon el supermetaĵo de multaj
eblaj historioj.
Kaj li daŭre faris multajn vojaĝojn, al Ĉilio,
Paska Insulo, Sudafriko, Hispanio (por ricevi
la Premion Fonseca en 2008), Kanado, kaj
multenombraj vojaĝoj al Usono. Por prakti-
kaj kialoj rilataj al lia handikapo, Haŭkingo
kutime vojaĝis per privata jeto. Antaŭ la jaro
2003, estis interkonsento inter la fizikistoj ke
Haŭkingo eraris pri tiu koncepto de la perdo
de informoj en nigra truo. En prelego de
2004 en Dublino, li koncedis ke li maltrafis
en 1997 en sia veto kun Preskill, sed li pri-
skribis sian propran, iom kontestatan solvon
al la problemo pri paradoksa informo, kun la
ebleco, ke nigraj truoj havas pli ol unu topo-
logion. En la artikolo de 2005, kiun li publi-
kigis pri la temo, li argumentis, ke la informa
paradokso estas klarigita per ekzamenado de
ĉiuj alternativaj historioj de universoj, kun la
perdo de informo en tiuj kun nigraj truoj nul-
igitaj de tiuj sen tia perdo. En januaro 2014,
li nomis la kvazaŭan perdon de informoj pri
nigraj truoj lia «plej granda misfarto».
Kiel parto de alia longa scienca polemiko,
Haŭkingo argumentis kaj vetis, ke la bosono
de Higgs neniam estos trovata. La ekzisto de
tiu partiklo estis parto de la teorio de la Higgs-
kampo fare de Peter Higgs en 1964. Haŭkingo
kaj Higgs varme kaj publike interdiskutis la
aferon en 2002 kaj denove en 2008, kun Higgs
kritikante la laboron de Stefano kaj plendante
188