Page 187 - heleco-96
P. 187

Page, kun kiu Stefano amikiĝis en Caltech, alvenis por labori kiel la dumviva
            studenta asistanto. Kun la helpo de Page kaj tiu de sekretario, la respondecoj
            de Jane reduktiĝis tiel ke ŝi povis reveni al sia doktoreca tezo kaj al sia nova
            intereso pri kantado. En decembro de 1977, Jane konis la orgeniston Jonathan

            Hellyer Jones kiam ŝi kantis en preĝeja koruso. Hellyer Jones fariĝis proksima
            al la familio Haŭkingo, kaj meze de la 1980-aj jaroj, li kaj Jane disvolvis ro-
            mantikajn sentojn unu al la alia. Laŭ Jane, ŝia edzo akceptis la situacion, de-

            klarante ke li ne kontestos dum ŝi ankoraŭ amus lin. Jane kaj Hellyer Jones
            decidis ne disigi la familion, kaj ilia rilato restis platona dum longa tempo.
            En la 1980-aj jaroj, la geedzeco de Haŭkingo estis streĉita dum multaj jaroj.

            Jane sentiĝis superfortita per la entrudiĝo en ilian familian vivon de la bezon-
            ataj flegistinoj kaj helpantoj. La efiko de lia famo estis malfacile eltenebla por
            kolegoj kaj familianoj, dum la perspektivo vivadi laŭ bildo de monda fabelo

            estis timiga por la paro. La vidpunktoj de Haŭkingo pri religio ankaŭ kontrastis
            kun  ŝia  forta  kristana  fido  kaj  okazigis  streĉiĝon.  Post  trakeotomio  kiun  oni
            devis fari al li en 1985, estis al Haŭkingo necesa flegistino dum la tuta tago kaj
            ĉiutage, la flegado estis organizita laŭ tri deĵoroj ĉiutage. Fine de la 1980-aj

            jaroj,  Haŭkingo  sentis  altiron  al  iu  el  siaj  flegistinoj,  Elaine  Mason,  por  la
            konsterniĝo de iuj kolegoj, prizorgantoj, kaj familianoj, kiuj estis ĝenitaj de ŝia
            forto de personeco kaj protekteco. En februaro 1990, Stefano diris al Jane, ke

            li forlasos ŝin por Mason, kaj forlasis la familian hejmon. Post lia eksedziĝo el
            Jane en 1995, li edziĝis al Mason en septembro, deklarante, «Ŝi estas mirinda -
            mi edziĝis al la virino, kiun mi amas». Poste Jane edziniĝis al Hellyer Jones.
            En 1999, Jane publikigis memoraĵon, Music to Move the Stars (Muziko por

            Movi la Stelojn), priskribante ŝian geedziĝon al Haŭkingo kaj ilian disiĝon.
            Ŝiaj riveloj kaŭzis senton en la amaskomunikilaro sed, laŭ lia kutima praktiko
            rilate al sia persona vivo, Stefano ne faris publikan komenton krom diri ke li ne

            legis la biografiojn pri li. Post lia dua geedziĝo, la familio de Haŭkingo sentis
            sin ekskludita kaj marĝenigita de lia vivo. Dum proksimume kvin jaroj en la
            fruaj 2000-aj jaroj, lia familio kaj personaro  pli kaj pli maltrankviliĝis, ke li

            estis fizike mistraktita de Mason. Policaj enketoj okazis, sed estis fermitaj ĉar
            li rifuzis fari plendon. En 2006, Haŭkingo kaj Mason trankvile eksedziĝis, kaj
            li rekomencis pli proksimajn rilatojn kun Jane, liaj gefiloj kaj nepoj. Pripens-

            ante ĉi tiun pli feliĉan periodon, reviziita versio de la libro de Jane, retitolita
            «Vojaĝado al Senfino: Mia Vivo kun Stefano», aperis en 2007, kaj oni faris
            pri ĝi la filmo, «La Teorio de Ĉio», en 2014.
            Post la jaro 2000 Haŭkingo daŭre verkis por la ĝenerala publiko, konkrete en

            2001 aperis The Universe in a Nutshell (La Universo ene de nukso-ŝelo) kaj
            en 2005 kunverkite kun Leonard Mlodinow, A Briefer History of Time (Pli mal-
            longa historio de la Tempo), por ĝisdatigi siajn pli fruajn verkojn kun la celo igi

            ilin alireblaj al pli ampleksa publiko, kaj en 2006, Dio Kreis la Entjerojn.

                                                              187
   182   183   184   185   186   187   188   189   190   191   192