Page 200 - heleco-96
P. 200
… … …p p pr r ri ii N N Ni iik k ko o ol lla a ao o o T T Te e es s sl llo o o
Pri ĉi tiu sciencisto oni publikigis kelkajn gravajn biografiojn, sed pli grave es-
tas tio ke Teslo mem verkis sian membiografion. Fakte, ĉiuj ceteraj libroj pri li
estas kvazaŭ plilongigo aŭ parafrazado de la biografia materialo kiun li publ-
ikigis pri si mem. Ja, ne nur informo pri lia vivo sed ankaŭ abundaj laŭliteraj
citaĵoj de la skribaĵoj de Nikolao Teslo aperas en la verkoj kiuj pritraktas la
vivon kaj la inventojn de la serba-kroata sciencisto.
Inter ĉi lastaj verkoj ni mencias tiun, en la hispana lingvo, de Charo González
Casas, titolitan: «Nikolao Teslo – La homo kiu inventis la 20-an jarcenton».
Ankaŭ tiujn, en la angla lingvo sed tradukitaj al aliaj lingvoj: «La heredaĵo de
Teslo», de Robert G. Barrett, «Teslo, inventisto de la elektra erao», de W.
Bernard Carlson, «Nikolao Teslo, la geniulo al kiu oni forrabis la lumon»,
de Margaret Cheney, kaj «La perditaj taglibroj de Nikolao Teslo», de Tim
Swartz. Oni devas klarigi ke en la menciitaj verkoj, ĉefe la lasta el ili, la fonto
de la informo ne estas nur la publikigitaj verkoj de Teslo, kiujn ni sekve pri-
komentos, sed ankaŭ la leteroj kaj privataj paperoj de Teslo kiujn eblis akiri.
200