Page 201 - heleco-96
P. 201
Rimarkindas ke ĉiuj menciitaj libroj kaj aliaj kiuj eble ekzistas pri Teslo aperis
relative ĵuse, t. e. en la du lastaj jardekoj. Antaŭe, krom la propra aŭtobiografia
materialo de la inventisto, oni publikigis nur unu libron, en la jaro 1944: « Pro-
digal Genius: The Life of Nikola Tesla», de Ives Washburn, kiu nur lasttempe
havis notindan disvastiĝon. Ĝis antaŭ ne multe da tempo Nikolao Teslo estis
nekonata persono por la grandaj amasoj de la loĝantaro. Hodiaŭ en Interreta
serĉilo, metante la vortojn “Nikola Tesla” aperas ne malpli ol 63.100.000 ret-
paĝoj kiuj temas pri li.
Rilate al la publikigita membiografia materialo de Teslo, ĝi troviĝas sub la tito-
loj: «Mi kaj la energio» kaj «Miaj inventoj». Ĝia unua publikigo, en 1919,
estis kiel ses apartaj kajeroj en la revuo Elektra Eksperimento. Poste, dum
longa tempo, tiu biografia heredaĵo de Teslo ne estis represita, sed lasttempe
oni eldonis ĝin libroforme en multaj lingvoj. La ses partoj el tiu verko titoliĝas:
Mia frua vivo; Miaj unuaj klopodoj inventi; Miaj sekvintaj klopodoj; La mal-
kovro de la Tesla-bobeno kaj transformatoro; Grandig-Transmisiilo; la arto
de la teleaŭmatomatismo. Tiuj tekstoj, krom la pure biografia informo prezen-
tas tre detale ankaŭ la procezon de konceptado kaj disvolvigo de la inventoj de
Teslo. Sed krome, kaj ĉefe, Teslo rakontas siajn personajn spertojn kaj percep-
tojn: vizioj, manioj, timoj kaj alia materialo kiu povas esti konsiderata kiel ren-
dimento de la subkonscio de la inventisto. Estas klare ke li konsideras ĉion-ĉi
tre en rilato kun sia invento-kapabla genieco.
Oni devas atenti pri la dato de la eldono de la membiografio de Teslo. En 1919
la inventisto estis travivante sian fiaskon. Kvar jarojn antaŭe Teslo estis sufer-
inte bankroton kaj devis rezigni pri la realigado de projektoj pro manko de fi-
nancado. La fakto mem ke li publikigis sian biografion tiujare ŝajnas indiki ke
li jam konsideris ke la ĉefaĵo el sia vivo tiam estis jam pasinta afero. En 1919 li
estis ankoraŭ sufiĉe konata de la publiko sed liaj fiaskoj estis komencintaj ruin-
igi sian figuron antaŭ la publiko. Se per la publikigo de siaj memoraĵoj li celis
haltigi tiun malfavoran por li evoluon de la publika opinio, la rezulto estis tute
mala. Pro la priskribo kiun li faris pri la personaj, privataj aferoj de sia vivo, la
publiko komencis percepti lin kiel strangaĵon, raraĵon, duonfrenezan… Ne ĉiuj
homoj havas kvazaŭ-mistikajn spertojn kaj viziojn kiel tiuj pri kiuj li raportis.
Krome estas la fakto ke tiam, kaj multe pli de tiam, Teslo komencis trakti pri
malkovro, kiun li pretendis fari, de mesaĝoj el la planedo Marso aŭ el iu ajn
alia loko en la universo. Ŝajnas ke pri tiu ĉi temo li pli detale traktis per siaj
leteroj kaj aliaj privataj dokumentoj neniam publikigitaj.
Nu, la paradokso de ĉi tiu afero estas ke ĝuste tiuj cirkonstancoj kiuj provokis
la seninteresiĝon de la amasoj de la unua duono de la 20-a jarcento pri Nikolao
Teslo estas la samaj kiuj nuntempe, unu jarcenton poste, estas vekante la publi-
kan intereson pri tiu inventisto. Eble kontribuis al tiu ŝanĝiĝo de la publika opi-
nio la fakto ke multaj el liaj ideoj, kiujn liaj samtempanoj konsideris nerealig-
201