Page 202 - heleco-96
P. 202

eblaj, estis poste realigitaj kaj, ĉefe, la scio
                                                      ke liaj paperoj kaj dokumentoj estis kon-
                                                      fiskitaj, je lia morto, de la polico, kaj ties
                                                      enhavo restis sekreta dumlonge. Kelkaj el

                                                      la verkoj kiujn nuntempe oni publikigas pri
                                                      Teslo  dediĉas  specialan  atenton  al  leteroj
                                                      kaj dokumentoj liaj kiuj saviĝis el la poli-

              Teslo (2015) de Sidney Reed             ca konfisko kaj kiuj ŝajnas montri ke li ha-
                                                      vis ian konon kiun la aŭtoritatoj volis teni
                                                      nekonatan.

                                                      Same okazas kun la filmoj dediĉitaj al Tes-
                                                      lo aŭ en kiuj lia figuro estas pritraktata ia-
                                                      maniere. Ĉiuj tiutipaj filmoj estis faritaj en

                                                      la 21-a jarcento aŭ jam fine de la 20-a. Ek-
                                                      zemple tiu reĝisorita de Kristo Papić, «La
                                                      sekreto de Nikolao Teslo», de 1980, tiu de
              Teslo (2014) de Sharon Doyle            Slavoljub Stefanovic, «Teslo» de 1993, tiu

                                                      de Robert Uth «La mastro de la fulmo»,
                                                      de 2000, tiu de Joel Ŝapiro  «La viziulo»,
                                                      de 2005, tiu de Mark Oliver  «La motoro

                                                      de Teslo» de 2014, tiu dokumenta filmo de
                                                      la reĝisorino Ŝaron Doyle «Teslo», 2014,
                                                      aŭ tiu de la reĝisoro Sidney Reed «Teslo»,
                                                      de la jaro 2015, inter aliaj.
            La majstro de la fulmo (2000)             Sed krom la filmoj, dokumentaj aŭ ne, es-
                     de Robert Uth                    tas ankaŭ la multenombraj videoj kiujn oni

                                                      povas vidi en Interreto kaj ne nur en la ka-

                                                      nalo de YouTube. Pri tiu-ĉi materialo ek-
                                                      zistas ĉiutipaj filmetoj. Same kiel pri mul-
                                                      taj aliaj aferoj, en tiuj interretaj kanaloj oni

                                                      povas trovi seriozajn kaj fidindajn videojn
                                                      sed  abundas  ankaŭ  fantaziema,  mensoga
               Nikolao Teslo (2013)                   kaj eĉ kalumnia materialo. Konkrete pri Ni-
                    de Carl Savich                    kolao Teslo estas dekoj da filmetoj malfa-

                                                      cile  klasifikeblaj,  en  kiuj  oni  spekulativas
                                                      pri lia reala kapablo, la malkovrojn kiujn li
                                                      estus povinta fari, la gravecon de la infor-

                                                      mo  pri  li  kiun  la  aŭtoritatoj  konfiskis…
                                                      Kiel dirite, en tiu labirinto de kontraŭdira
                                                      informo ne eblas distingi inter la veraj fak-
             La sekreto de Nikolao Teslo
                (1980) de Kristo Papić                toj kaj la frukto de konspir-mania sento.

                                                        202
   197   198   199   200   201   202   203   204   205   206   207