Page 203 - heleco-96
P. 203
… … …p p pr r ri i i M M Ma a ar r ri i ia a a K K Ku u ur r ri i io o o
Oni verkis multajn librojn pri la biografio kaj la scienca esplorado de Maria
Salomea Skłodowska, ĝenerale konata kiel Sinjorino Kurio (Madame Curie).
Ĉi tie ni mencios nur kelkajn inter tiuj kiujn ni taksas kiel plej gravaj. Sed unue
ni devas memori tion ke Maria Kurio mem verkis biografian materialon pri sia
edzo Pierre kaj si mem, kaj pri la scienca laborado kiun ŝi faris. Krome, ankaŭ
ŝia filino, Ève Curie, verkis biografion pri sia familio. Fakte, tiuj kiuj okupiĝis
biografii Sinjorinon Kurion nepre devis sin turni al tiu senpera informo. Ia-
maniere oni povas bedaŭri tion ke, kelkajn monatojn antaŭ sia morto, Maria
Kurio mem detruis skribaĵojn kaj dokumentojn kiujn ŝi ne volis postlasi, ek-
zemple tiun materialon en rilato al ŝia afero kun Paul Langevin.
Inter la abunda bibliografio pri ĉi tiu sciencistino ni reliefigas tiun verkon, en la
angla lingvo, de Janice Borzendowski, Marie Curie, Mother of Modern Phy-
sics, (Maria Kurio, Patrino de la Moderna Fiziko), publikigita en la jaro 2009.
Ankaŭ en la angla, sed tradukita al aliaj lingvoj, inter ili la hispana, estis tiu de
la usonanino Marilyn Bailey Ogilvie: Marie Curie, A biography, publikigita
en la jaro 2010. Ĉi tiu verko tre utilis al ni por la ellaborado de la esperant-
lingva raporto pri Maria Kurio de ĉi tiu numero de Heleco.
203