Page 204 - heleco-96
P. 204
En la angla lingvo elstaras ankaŭ la verkoj de Barbara Gold-
smith, Philip Nicholas Steele, Vicky Cobb, Ann Atkins, Jean-
nie Meekins, Susan Quinn, Denis Brian, Robert William…
En la franca kaj la pola lingvoj, kompreneble, ne mankas ver-
koj dediĉitaj al tiu fama figuro kiu tiom multe rilatas al ambaŭ
landoj; ĉefe en la franca abundas ankaŭ tiuj libroj dediĉitaj al
Pierre Curie. Menciindas, en la franca, la verkoj de Françoise
Giroud, Laurent Lemire, Eugenie Cotton, Armelle Le Bras-
Chpard, Amandine Barthés, Claudine Monteil…
En la pola lingvo, verkis pri Maria Kurio: Ignacy Eichstaedt,
Jan Hulewicz, Józef Hurwic, Iwona Kienzler, Malgorzata So-
bieszczak-Marciniak, Malgorzata Fuszara, Wojciech Kalvat…
En la hispana lingvo estas menciindaj: tiu de Adela Muñoz
Páez, Marie Curie, la radiactividad y los elementos. Ĉi tiu aŭ-
torino estas ĥemiistino kaj profesorino de Kemio kaj Fiziko en
la Universitato de Seviljo, do, iamaniere specialistino pri la
scienca kampo de Sinjorino Kurio.
Ankaŭ, tiu kunverkita de Belén Yuste kaj Sonnia L. Rivas-
Caballero: Maria Skłodowska-Curie, Ella misma (Ŝi mem),
eldonita en la jaro 2016. Ĉi tiuj aŭtorinoj kunverkis aliajn bio-
grafiojn de famaj virinoj, kiel Sankta Tereza de Jesuo kaj Ana
de San Bartolomé.
Aliaj verkoj pri Maria Kurio en la hispana lingvo estas tiuj de
José Manuel Sánchez Ron, fizikisto, historiisto de la scienco
kaj membro de la Reĝa Hispana Akademio. Unu el la libroj
titoliĝas: Marie Curie y su tiempo (Maria Kurio kaj ŝia epo-
ko), kaj estis publikigita en la jaro 2009. Alia verko de ĉi tiu
aŭtoro, ankaŭ pri Maria Curio, titoliĝas: Maria Curie y la
radiactividad (Maria Kurio kaj la radioaktiveco), kaj estis pu-
blikita jam en la jaro 1998. La verkoj de ĉi tiu aŭtoro havas
ĉiam historian karakteron, ne ĉiuj en rilato kun la scienco, sed
ankaŭ pri ĉi tiu temo: pri Albert Einstein, Isaac Newton…
Alia menciinda libro pri Maria Kurio en la hispana lingvo estas
tiu de Eloy Calvo Pérez: Marie Curie en España (Maria Ku-
rio en Hispanio). Ĉi tiu aŭtoro verkis ankaŭ, interalie, unu
biografion de Pierre Curie kaj raporton pri la 20-taga vizito de
Albert Einsten al Hispanio.
Estas ankaŭ libroj pri Maria Kurio en aliaj lingvoj: germana, ita-
la, rusa, portugala… Indas reliefigi ke plejparto el tiuj kiuj ver-
kis pri Marie Curie estas virinoj, kio montras ke oni vidas en
ŝi ne nur la scienculinon sed ankaŭ pionirinon de ina superiĝo.
204