Page 205 - heleco-96
P. 205
Ankaŭ filmaro ekzistas pri la malkovrintino de la radioaktiveco. Krom tiutipaj
videoj de Interreto kiuj raportas pri ĉio ajn, pri Sinjorino Kurio ekzistas ankaŭ
veraj filmoj, t. e. plen-longaj filmoj, kun aktoroj kiuj ludas la rolon del la pri-
temataj personoj. Ni faras etan rezencon de iuj el ili.
Estas iu usona filmo de la jaro 1944, titolita Madame Curie, kies reĝisoro estis
Mervyn LeRoy. La intrigo baziĝis sur la verko de Ève Curie, filino de la Ku-
rioj. Ludis la rolon de la geparo Kurio Walter Pidgeon kaj Greer Garson.
En 1989 oni filmis Les palmes de monsieur Schutz. Temas pri adapto de sam-
noma franca teatraĵo de Jean-Noël Fenwick, inspirata en la vivo de Pierre kaj
Maria Kurio kaj ilia laborado dank’ al kiu ili malkovris la polonion kaj la radi-
umon. Laŭ la intrigo de la verko, ĉio estis kontrolita de sinjoro Schutz kiu revis
pri ega malkovro dank’ al kiu oni atingus akademiajn honorojn. La roloj de
Maria kaj Pierre estis ludataj de Isabelle Huppert kaj Charles Berling.
Marie Curie, au-delà du mythe, estas la titolo de dokumenta filmo (originala
film- kaj fot-materialo), 52-minut-daŭra, de Michel Vuillermet, de la jaro 2011.
Ĝi priskribas la vivon de Maria Kurio ekde ĉi ties naskiĝo en Varsovio, sed kun
kulmino en la enkonduko de ŝiaj postrestaĵoj en la Nacian Panteonon de Parizo.
La aŭtoroj de la intrigo estis Géraldine Berger kaj Nathalie Huchette. Oni po-
vas vidi film-anoncon en la ret-adreso: https://vimeo.com/ondemand/mariecurie.
En 2017 la germana Marie Noelle Sehr reĝisoris la filmon MARIA SKŁO-
DOWSKA CURIE, kies intrigo atentas pri tio ke Maria Kurio ne atingis el la
scienca komunumo la agnoskon kiun ŝi meritis en tiu unuaj jardekoj de la 20-a
jarcento superregata de viroj. Priludis la rolon de Maria Kurio la aktorino
Karolina Gruszka.
Radioactive, franca filmo de la jaro 2019, la lasta ĝis nun pri Maria Kurio. Reĝi-
soris ĝin Marjane Satrapi, sur intrigo ellaborita de Lauren Redniss kaj Jack
Thorne. Priludis la rolon de Sinjorino Kurio la aktorino Rosamund Pike kaj
tiun de Irena Kurio la aktorino Anya Taylor-Joy. La intrigo de la filmo centriĝas
en la temon de la am-afero de Sinjorino Kurio kun Paul Langevin.
Same kiel okazas kun la libroj verkitaj pri Sinkjorino Kurio, ankaŭ en la filmoj
oni konstatas egan partoprenon de virinoj, ĉi-kaze en la reĝisorado de la filmoj
kaj/aŭ en la ellaborado de la ties intrigoj. Vole nevole, Maria Kurio iĝis sim-
bolo de la virinoj kiuj celas indan lokon en mondo tradicie mastrata de viroj.
205