Page 206 - heleco-96
P. 206

…pri Alberto Ejnŝtejno








                     Eejno
       Krom la multaj libroj verkitaj pri Ejnŝtejno kaj ties teorio de la relativeco en
       diversaj lingvoj, estas ankaŭ la membiografia dokumentaro, tre interesa por tiuj
       kiuj volas senperan informon. Oni konservas multajn el siaj leteroj, kaj krome
       estas la libroj kaj la multaj artikoloj kiujn li verkis pri la teorio de la relativeco
       kaj aliaj sciencaj temoj.

       Tiu membiografia materialo de Ejnŝtejno estis publikigita de la eldonejo de Dia-
       na  Kormos  Buchwald  sub  la  titolo  The  Collected  Papers  of  Albert  Einstein.  Ĝi
       konsistas el 15 volumoj. La unua enhavas la dokumentaron de la fruaj jaroj,
       1879-1902. Tio koncerne al la svisaj jaroj, 1900-1914, troviĝas en la volumoj
       2-a al la 5-a. La volumoj 6-a al la 15-a, de la jaroj 1914 al 1927, entenas la

       leterojn kaj aliajn skribaĵojn de tiuj jaroj. Tiuj tekstoj, en la germana lingvo kaj
       kun traduko al la angla, estas videblaj en Interreto, en la adreso:
       https://einsteinpapers.press.princeton.edu/
       La materialo de la jaroj post 1927 kaj usona etapo ne troviĝas en tiu kolekto. Ĝi
       estas trovebla en la Albert Einstein Archives de la Hebrea Universitato de Jeru-
       salemo, alirebla tra Interreto, en la adreso: http://albert-einstein.org/.index3.html

       Aliaj eldonejoj kiuj posedas tiutipan materialon estas la Einstein Papers Pro-
       ject de la Teknologia Universitato de Kalifornio, kaj la biblioteko de la Univer-

       sitato de Princetono.









































                                                        206
   201   202   203   204   205   206   207   208   209   210   211