Page 207 - heleco-96
P. 207

Krom tio estas tiu membiografia kaj priscienca materialo kiu
            estis publikigita jam dum la vivo de Ejnŝtejno, kaj estis traduk-
            ita, tiam kaj poste, al aliaj lingvoj:
            Pri la speciala kaj ĝenerala teorio de la relativeco.

            Publikita en la jaro 1917. Ĝia celo estis eksponi ian ideon kiel
            eble plej ĝusta pri la teorio de la relativeco, destinita al la ĝe-
            nerala publiko ne superreganta la matematikon de la teoria fizi-

            ko sed kun intereso pri la temo. La verko priskribas la bazajn
            fortojn de la fiziko inter materio spaco kaj tempo . La ĝenerala
            teorio de la relativeco ampleksigas la specialan teorion kaj, por

            sufiĉe malgrandaj kampoj de la spaco-tempo.
            Mia mondrigardo.
            Ĉi tiu verko enhavas la pensojn de Ejnŝtejno pri sia propra vi-

            vo, la socio, la religio, la politiko kaj la ekonomio. Li ankaŭ pri-
            temas kio estas kaj kiel naskiĝis la teorio de la relativeco.
            Membiografiaj notoj.
            La recenzoj de ĉi tiu verko difinas ĝin kiel la sola provo farita

            de  Ejnŝtejno  simila  al  rakonto  pri  sia  vivo.  Per  ĝi  bildigas
            sciencan memportreton, kiu priskribas la naskiĝon kaj disvolv-
            iĝon de la ideoj, kiuj fine revoluciis la tutan fizikon.

            Miaj ideoj kaj opinioj.
            Ĉi tiu teksto estis preparita de Ejnŝtejno mem iomete antaŭ sia
            morto, Ĝi estas la definitiva antologio de liaj malpli teknikaj
            skribaĵoj. Krom sciencaj skribaĵoj kiel la priskribo de la evoluo

            de la fiziko aŭ scienca metodo, estas ankaŭ artikoloj kaj konfe-
            rencoj  pri  homaj  rajtoj,  religio  kaj  scienco,  atoma  milito  kaj
            paco, letero al Freud, k. a.

            Fine, estas ĉiuj ceteraj libroj verkitaj de aliaj aŭtoroj en multaj
            landoj laŭlonge de la pli ol sesdek-kvin jaroj pasintaj ekde la





























                                                              207
   202   203   204   205   206   207   208   209   210   211   212