Page 208 - heleco-96
P. 208
morto de la scienculo. Ili estas multenombraj, kio atestas
pri la intereso kiun vekis ne nur la teorioj sed ankaŭ la fi-
guro de Alberto Ejnŝtejno, kaj kio manifestiĝas ankaŭ en
la egnombraj gazetaj raportaĵoj publikigitaj de tempo al
tempo, kaj la poŝtmarkoj dediĉitaj al li en multaj landoj.
Kaj ankaŭ iuj filmoj. Tiu titolita Ejnŝtejno kaj Eddingto-
no, reĝisorita de Philip Martin en 2008, havas kiel fonon
la Unuan Mondmiliton, en kiu la scienculoj de la militan-
taj landoj dediĉiĝas krei novajn armilojn por ties armeoj.
Du scienculoj, kiuj ne konas unu la alian, entreprenas la
malfacilan taskon serĉi la veron, eĉ se tio implicas la ko-
lapson de la novtona mondo. La filmo prezentas la germ-
anan Ejnŝtejnon kaj la anglan Eddingtonon kiel paralelaj
ekzemploj de objektivaj serĉantoj de la fizika realo.
Malgraveco. Brita filmo, tragi-komedia, de 1985, reĝi-
sorita de Nicolas Roeg. Alberto Ejnŝteino estas en Nov-
jorko por prelego. Nokte, kiam li retiriĝas al sia hotelo,
Marilyn Monroe troviĝas en la ĉambro. La aktorino kaj
la scienculo babilas pri diversaj temoj kiel la teorio de la
relativeco, sekso kaj politiko… La situacio komplikiĝas
kiam aperas la senatano McCarthy kaj unu el la eksedzoj
de Marilyn. Temas pri adapto de teatra verko de Terry
Johnson. La aktoro Michael Emil ludas la rolon de la sci-
enculo, Theresa Rusell tiun de Marilyn, kaj Tony Curtis
tiun de la senatano.
Genius. Ejnŝtejno. Ĉi-kaze temas de televida serio da 10
epizodoj, de la jaro 2017. Estis biografio de la diversaj
epokoj de la vivo de la scienculo. La serio estis produkt-
ita de National Geographic kaj disvolvita de Noah Pink
kaj Kenneth Biller, bazita sur la libro de Walter Isaac-
son: «Ejnŝtejno: lia vivo kaj universo». La serio trafe pre-
zentas la etapojn de la vivo de la scienculo: liajn junaĝajn
fiaskojn, liajn unuajn atingojn en la akademia mondo, lian
emocian serĉadon de amon kaj homa kontakto... La epi-
zodoj de la serio estas troveblaj en Interreto.
I. Q. (Le genio de la amo, en iuj lingvoj). Usona roman-
tika komedio, de la jaro 1994, reĝisorita de Fred Schepi-
si. Romantika intrigo: iu mekanikisto enamiĝas al bela
nevino de Ejnŝtejno kaj fianĉino de akademiano. Petole,
la scienculo rolas kiel parigisto por favori la amon de la
gejunuloj. La intrigo havas nenian historian bazon, sed
sendube Ejnŝtejno tre amuzus spekti ĝin.
208