Page 29 - heleco-96
P. 29
teksto estis multfoje represita dum la sekv-
intaj semajnoj kaj aperis iu resumo en la ma-
gazino Literary Digest. La demonstrado de
Teslo, kaj ankaŭ la sendrataj elektraj lampoj
vekis entuziasmon; liaj eksperimentoj kun al-
taj frekvencoj montris ke la alterna kurento
ebligis produkti efikan lumon sen perdo pro
generado de varmo aŭ flamoj.
En julio de tiu jaro 1891, Nikolao Teslo men-
dis sian civitaniĝon kiel usonano. Tiam li es-
tis ĝuante sian famon kiel inventisto kaj kun
optimismo dum la somero dediĉiĝis perfekt-
igi sian lastan malkovron pri sendrata trans-
misio de elektro pligrandigante la distancon
de la separitaj lamenoj. Li atingis bonan re-
zulton konektante la lampojn al iu plato aŭ al
tero. Ĉi tiuj rezultoj vekis lian esperon pri tio
ke, kun taŭga dezajno de lampo, eblus disvol-
vi sistemon de sendrata iluminado kiu povus
konkuri kun la sistemo de inkandeska lumo
de Edisono. Sekve, li mendis al sia asistanto
pri vitro-blovado ampleksan gamon da lam-
poj, iuj kun filamentoj kaj aliaj kun karbonaj
butonoj.
Sed kiel inventinto de motoro de alterna ku-
rento, Teslo ankaŭ interesiĝis pri la transmi-
sio de energio. Tiucele li startis de motoro el
iu el siaj antaŭaj eksperimentoj. Teslo konsta-
tis ke eblis provizi energion al tiu motoro uz-
ante unu solan draton konektitan al sia oscila
transformatoro kaj al iu pendigita lameno. Li
eltrovis ke li povis elimini la lamenon kaj igi
la motoron funkcii nur fiksante draton ko-
nektitan al la motoro. Kontenta pro tio ke la
motoro funkciis per unu sola drato, li ekspe-
rimentis per sendrata motoro konektita al la
lameno kaj al la planko. Ĉi tiuj eksperimen-
toj sugestis ke Teslo povis transsendi elektron
por iluminado kaj energio iomdistance kaj ke
eble li kapablus elimini ĉiujn kuprajn dratojn
Eksperimentoj kaj publikaj elmon-
troj de Teslo. uzatajn por la elektra iluminado, la telegrafo
29