Page 32 - heleco-96
P. 32
loko estis ideala por la disvolvigo de la trans-
misio de energio: granda akvo-kvanto, ega
nivel-diferenco (preskaŭ 49 metroj) por pro-
fiti la graviton, kaj proksimeco al la indus-
triaj zonoj de Usono kaj Kanado.
Iu aŭdaca financisto kaj entreprenisto, Ed-
ward Dean Adams, sukcesis interesigi mul-
tajn kaj gravajn investistojn kaj organizi kor-
poracion de kapitalistoj de Wall Street por la
konstruo de elektra centralo en Niagara Ak-
vo-falo. Poste li kreis kompanion, la Cata-
ract Construction Company, por disvolvi la
energian kapablon de la akvofaloj. Adams
klare vidis ke por la plej bona profito de tiu
energio-fonto estis interese apliki la plej efi-
kan manieron de elektro-transmisio, t. e. li
devis decidi inter la kontinua kurento kaj la
alterna. Adams konsultis unue Edisonon, kiu,
kompreneble, sugestis uzi kontinuan kurenton.
Poste li adresiĝis al Westinghouse. Ĉi tiu an-
koraŭ ne estis komencinte ricevi grandan pro-
fiton el siaj motoroj de alterna kurento, kaj ne
havis klaran ideon pri la afero kaj ankaŭ ne
grandan konfidon pri la elektra energio ĝe-
nerale. Fakte, li sugestis al Adams generi el
la Niagaraj akvofaloj alitipajn energi-fontojn,
kiel kumpremita aero. Antaŭ tia diverseco de
opinioj, Adams konsultis inĝenierojn en An-
glio, Germanio kaj Svisio. En junio de 1890
li kunsidis kun la ĉefaj spertuloj kaj establis
la Internacian Komisionon de Niagaro. La
komisiono anoncis konkurson por determini
la plej bonan metodon por generi kaj trans-
misii energion en Niagaro kaj invitis 28 en-
treprenojn el Usono kaj Eŭropo fari propo-
nojn; inter la oferitaj rekompencoj estis iu
premio de 3.000 dolaroj por la plej bona pro-
pono. Westinghouse rifuzis partopreni en la
konkurso ĉar konsideris insulton la fakton ke
oni oferis 3.000 dolarojn por informacio kiu
valorus almenaŭ 100.000 dolarojn. Fakte, la
32