Page 25 - heleco-96
P. 25
patentojn, kaj en 1889 li registris ne malpli
ol 15 el ili. En tiu periodo Westinghouse pro-
duktis pli ol 500 motorojn ĉefe destinitaj al
tramoj kaj minejaj maŝinoj. Sed la destino de
Teslo estis malakordi kun la entreprenistoj
pro la nepra kontraŭdiro inter lia scienca
idealeco kaj la profitemo de la investantoj.
Kiam Westinghouse ne sekvis la konsilon de
Teslo pri iu plibonigo kiu plilongigus la vi-
von de la motoroj, li decidis forlasi la fabri-
kon de Westinghouse en aŭgusto de tiu jaro
kaj vojaĝis al Eŭropo por viziti la Ekspozi-
cion de Parizo. La vera kaŭzo de la forlaso
estis ke lia natura inklino ne estis gvidi
produktadon kiel inĝeniero, eĉ se temus pri
produktado de artefaktoj inventitaj de li. Lia
alvokiĝo estis inventi, ĉiam inventi. Do li
konsilis al Westinghouse pri la plej taŭgaj
personoj por gvidi la produktadon de moto-
roj kaj prenis por si tempon por elpensi aliajn
teknikaĵojn. En Eŭropo li partoprenis en la
Congres International des Electriciens kaj
ĉeestis la inaŭguron de la Eiffel-Turo.
En la scienc-teknikaj medioj de la Ekspozi-
cio de Parizo Teslo kontaktis kun la norvega
fizikisto Vilhelm Bjerknes, kiu vekis lian
atenton pri la elektromagnetaj ondoj mal-
kovritaj de Heinrich Hertz antaŭ pluraj ja-
roj. Tiu malkovro stimulis Teslon, kiel li
mem asertis. Reveninte en Novjorkon, li ko-
mencis labori en nova laboratorio, ne tre am-
pleksa, en la numero 175 de la strato Grand.
Li ŝanĝis ankaŭ sian loĝejon kaj instaliĝis en
la hotelon Astor House. Post la vendo de la
patentoj al Westinghouse, li disponis je sufi-
ĉe da mono por permesi al si iajn luksaĵojn,
ĉefe dediĉiĝi al sia vivo kiel rafinita sibarito.
En tiu epoko helpis lin en lia laboratorio iu
taĉmento da specialistoj kiujn li konis laŭ-
longe de la antaŭaj jaroj: Szigeti, David Hier-
gesell, Charles Leonhardt, F. W. Clark, Eksperimentoj kaj elmontroj de Teslo
25