Page 33 - heleco-96
P. 33
konkurso estis fiasko ĉar kvankam oni ricevis 14 proponojn, neniu el ili estis
kontentiga kaj oni donis neniun unuan premion. La komisiono rekomendis ke,
uzante tunelon kiun Cataract estis komencinta konstrui en oktobro de 1890, la
kompanio metu kelkajn turbenojn de 5.000 potenc-ĉevaloj en la tunelon kaj ko-
nektu ilin per putoj por nutri generatorojn situigitajn en la ter-surfaco en elektra
centralo. La komisiono ne povis decidi inter kunpremita aero kaj elektro por la
transmisio, sed Adams decidiĝis por la elektro pro la efiko kiun li konstatis en
aliaj projektoj. En decembro de 1891 li invitis ses elektrajn firmaojn: Westing-
house, Thomson-Houston, Edison General Electric kaj tri svisajn entreprenojn,
fari budĝeton por la elektra ekipaĵo necesa en Niagaro. La Edison General Elec-
tric prezentis en la aŭtuno de 1892 iun planon orientitan al la kontinua kurento.
La svisaj kompanioj ne povis konkuri ĉar la kosto de ilia partopreno rezultus tro
multekosta pro la importo-impostoj de Usono kaj krome ili devus uzi patentojn
de Teslo, kaj ĉi tiu informis pri tio Westinghouse-n, kun kiu li reigis kunlabor-
adon konvenan por ambaŭ. De tiam Westinghouse sin ĵetis al la batalo por la
akiro de la kontraktoj de la elektra centralo de Niagara akvo-falo kaj emfazigis
sian posedadon de la patentoj de Teslo kaj samtempe la avantaĝojn de la alter-
na kurento fronte al la kontinua. En januaro de 1893 Adams kaj ties kunsoci-
anoj de Cataract vizitis la fabrikon de Westinghouse en Picburgo. Poste ili vi-
zitis ankaŭ la uzinojn de Edisono.
Teslo komprenis ke li devus ne lasi la decidojn pri la afero al tiuj entreprenistoj
kaj spertuloj, ĉar riskus ke ili ne komprenus la gravecon de la avantaĝoj de la al-
terna elektro fronte al aliaj alternativoj, do li mem decidis rekte interveni en la
debaton kaj intervidiĝis kun Adams kaj havis korespondadon kun li dum la unuaj
monatoj de 1893. Kadre de sia rilato kun Adams, Teslo faris al Cataract utilajn
sugestojn por la uzado de la plej konvenaj turbinoj kaj generatoroj. Adams tre
profitis la konon kaj sperton de Teslo sed dumlonge li estis dubanta inter am-
baŭ kurento-tipoj, la kontinua kaj la alterna, kaj por konvinki lin pri la utilo de
la dua Teslo emfazis pri ĉi ties avantaĵoj: absolute konstanta rapideco, facileco
de izoligo por altaj tensioj, facila konverto al ĉiu ajn volto-kvanto, facila alir-
eco al la dratoj en ĉiuj punktoj laŭlonge de la itinero kie la energio estus bezon-
ata. Tiuj karakteraĵoj estis fakte neatingeblaj por la kontinua kurento ĉefe por la
longaj distancoj. Konkrete, kaj laŭ la argumentado de Teslo, iu sistemo de kon-
tinua kurento trafus seriozajn problemojn: neceso de grandkvanto da izoliga
materialo, malfacileco eviti ŝargiĝon de la kurento, neceso je kroma ekipaĵo, ne-
ceso je kombino de motoro kaj generatoro por adapti la kurenton al diversaj
celoj de energio kaj lumigado. Teslo argumentis al Adams ankaŭ pri la ekono-
miaj avantaĵoj de la alterna kurento super la kontinua. Sed la ĉefa argumento
favore al la alterna kurento estis ĉi ties ebleco provizi energion al multe pli lon-
gaj distancoj ol la kontinua. Ĉi tio speciale gravis rilate al la centralo de la Nia-
gara akvo-falo ĉar temis pri la provizado de elektra energio ne nur al la tie
33