Page 27 - heleco-96
P. 27
En la jaro 1891, kvin jarojn post lia alveno al Usono, Nikolao Teslo estis, laŭ
famo kaj graveco kiel inventisto, samrangulo kiel Edisono, Alexander Graham
Bell, inventinto, interalie, de la telefono, Elihu Thomson… Eĉ tiam ne mankis
al li problemoj. Lia ĉefa mecenato, Westinghouse, havis gravajn prifinancajn
problemojn. Ekde 1890 la entrepreno de Westinghouse konkuris kontraŭ la
Edison General Electric kaj Thomson-Houston por la aĉetado de malgrandaj
firmaoj, kaj devis alfronti ankaŭ juĝ-aferojn pri patentoj. La financado de la
kompanio komplikiĝis kiam bankrotis la grava londona banko Baring Brothers
kaj tio provokis prifinancan panikon kaj igis ke la kreditoroj depostulu la redo-
non de la pruntita mono. George Westinghouse devis batali dum pluraj jaroj
por eviti la bankroton de sia kompanio. Fine li atingis la apogon de la bankiero
August Belmont, de Wall Street, surbaze ke ĉi tiu organizis komitaton de po-
tencaj investistoj por reorganizi la kompanion. Tiuj investintoj deklaris ke
Westinghouse, se li volus konservi la kontrolon de la entrepreno, li devus meti
finon al la kontrakto kun Teslo, kiu postulis la krom-pagon de po 2,50 dolaroj
pro ĉiu potenc-ĉevalo en ĉiu instalita motoro de alterna kurento. Eble la
insisto de la investantoj ke Westinghouse metu finon al la kontrakto kun Teslo
estis pro tio ke ili pensis ke tiu entreprenisto elspezis tro da mono disvolvante
novan teknologion, en eksperimentado, kaj pagadis multe pro patento-rajtoj.
Do, Ge-orge Westinghouse, eĉ se malvolonte, petis al Teslo rezignu pri la
kontrakto kaj helpu lin pluteni la kontrolon de la kompanio. Nikolao rompis la
dokumen-ton de tiu kontrakto tre favora al li montrante sia lojalecon al
Westinghouse pri kiu li sentis grandan admiron kaj altiron. Tiam, de ekonomia
vidpunkto la afero ne estis grava por Teslo; li, ja, disponis tiam de sufiĉe da
mono por bonvivadi, kaj ankoraŭ oni ne estis vendante multajn motorojn je
alterna kurento. Sed am-baŭ cirkonstancoj ŝanĝiĝis poste, kaj dum la sekvintaj
jardekoj Teslo suferis la sekvojn de tiu malprudenta decido.
Sed en tiu epoko, jaro 1890, Teslo devis alfronti alian personan elreviĝon same
granda por li. Post naŭjara akompanado de Szigeti kiel amiko kaj asistanto, ĉi
tiu forlasis lin. Per lia teniĝo al George Westinghouse kaj Anthony Szigeti oni
27