Page 24 - heleco-96
P. 24
elektra industrio interesiĝis pri la afero. Fine
la aĉetanto estis la Westinghouse Electrical
Manufacturing Company; la teknikaj agen-
toj de George Westinghouse konvinkis ĉi
tiun pri la efiko de la teknologiaj inventoj de
Nikolao Teslo. Atentindas tio ke tiuj agentoj
estis, ili mem, scienc-teknikaj esploristoj kiuj
estis laborante serĉante la solvojn kiujn Tes-
lo atingis, kaj ili devis agnoski la superecon
de la artefaktoj disvolvitaj de tiu fremdulo.
En julio 1888, Teslo, Peck kaj Brown akce-
ptis vendi la patentojn al Westinghouse kon-
traŭ 25.000 dolaroj en kontanta mono kaj
50.000 dolaroj en biloj, kaj krom-pagoj po
2,50 dolaroj ĉiu potenc-ĉevalo en ĉiu motoro.
La interakordo signifis ke Westinghouse pa-
gus al Teslo, Peck kaj Brown 200.000 dola-
rojn laŭlonge de 10 jaroj. Dum la valideco de
la patentoj -16 jaroj- Teslo kaj ties kunsoci-
anoj povis gajni almenaŭ 315.000 dolarojn.
Krome Teslo interakordis kun Westinghouse
por instrui ĉi ties teknikistojn pri ĉio kion li
sciis pri la alterna kurento, kaj tiucele li
translokiĝis al Picburgo (Pittsburgh). Kvan-
George Westinghouse kam la patentoj pri tiutipaj motoroj estis
persona propraĵo lia, li konsentis cedi al
Peck kaj Brown kvin naŭonojn el la 200.000
dolaroj pro la esenca apogo kiun ili donis al
li por la disvolvo de la motoro de alterna
kurento.
Teslo translokiĝis al la uzinoj de Westing-
house en Picburgo en julio de 1888 por
gvidi la produktadon de sia motoro de alter-
na kurento kaj dediĉiĝis ankaŭ disvolvi pli-
bonigojn de la jam funkcianta elektra mate-
rialo de tiu entrepreno. Dume lia asistanto,
Szigeti, demarŝadis en Novjorko kelkajn pa-
tentojn liajn kiujn li ne estis cedintaj al
Westinghouse. En sia membiografio, Teslo
Instalaĵoj de la Westinghouse Elec- faras tre favoran priskribon de George West-
trical Manufacturing Company inghouse. Por ĉi tiu, Teslo preparis aliajn
24