Page 31 - heleco-96
P. 31

Sankta Savao. La serba poeto Jovan Jovanović Zmaj komponis poemon, «Poz-

            drav  Nikoli Tesli», kiun li legis  en la ceremonio honore al Teslo. Antaŭ sia
            reveno al Ameriko, Nikolao haltis en Berlino por renkontiĝi kun la fizikisto
            Hermann  von  Helmholtz,  kaj  poste  en  Bonno  por  interparoli  kun  Heinrich
            Rudolf Hertz. Kun ĉi tiu, Teslo havis ian malakordon pri la maniero kiel sin

            propagas la elektro-magnetaj ondoj, surbaze de la eksperimentoj kiujn li estis
            farinte.  Ŝajnas  ke  rezulte  de  tiu  malakordo  la  rilatoj  de  Teslo  kun  Hertz  ne
            restis afablaj.

            Reveninte en Usonon, la 27-an de aŭgusto de 1892, Teslo reigis sian penan es-
            ploradon por la atingo de sendrata, grandskala kaj senlima transmisio de la elek-
            tro. Li translokigis sian laboratorion al pli ampleksa ejo en la Kvina Avenuo de

            Nov-jorko, kaj ŝanĝis ankaŭ sian loĝejon, al pli luksa hotelo, la  Gerlach Hotel.
            Tiam li povis permesi al si tiajn luksaĵojn; kutime li manĝadis en famaj restora-
            cioj kaj foje la ĵurnaloj de Novjorko publikigis intervuojn al li faritajn en tiuj laŭ-

            modaj lokoj. Teslo, eĉ ne forgesante siajn inventojn pri la alta frekvenco, sentis
            ankaŭ la neceson plibonigi siajn plurfazajn motorojn kaj kiel eble plej klopodi ke
            Westinghouse promociu ilin. Post la rompo de la kontrakto kun tiu firmao, West-
            inghouse ne estis devigita labori kun li, sed Teslo emis certigi al si ke en Usono

            oni ne ignoru la plur-fazajn sistemojn kies uzado, laŭ li povis konstati en Ganz
            and Company, estis rapide progresanta en Eŭropo. Tiam Westinghouse, klopod-
            ante plenrestariĝi el la ĵuspasinta bankrot-danĝero, celis atingi la kontrakton por

            la provizado de lumo por la Universala Ekspozicio de Ĉikago de 1893. Sed por
            atingi tiun kontrakton George Westinghouse devis konkuri kontraŭ Edisono, kies
            kompanio  Edison  General  Electric  estis  kununuiĝinte  kun  Thomson-House
            Electric Company. Westinghouse atingis la kontrakton ofertinte konsiderinde pli

            malaltan prezon por la iluminado de la Foiro. La konstruaĵoj de la Ekspozicio
            devis esti dekoraciitaj per ducent-mil inkandeskaj lampoj, do estis tre oportuna
            ŝanco por ke Westinghouse demonstru ke pere de la alterna kurento oni povas

            provizi lumon por tuta urbo. Sed la farita oferto estis tiom malalta ke la kosto
            de la instalaĵo tre pretersuperus ĝin, do la inĝenieroj de Westinghouse devis al-
            fronti la defion solvi kelkajn teknikajn problemojn por malaltigi ĝin: dezajnado

            de pli potencajn generatorojn por ŝpari malaltigante la kvanton da kupro por la
            dratoj de transmisio. Estis ankaŭ la problemo de la lampoj; la patento de la ek-
            zistantaj inkandeskaj lampoj apartenis al Edisono kaj ĉi tiu ne volis cedi al sia

            konkuranto la rajton uzi ĝin sen alta pago kiu igus pli ruiniga por Westinghou-
            se la aferon de la Ekspozicio. Cele alfronti tiujn teknikajn problemojn, Henry
            Villard, iu el la financistoj de Westinghouse, kontaktis kun Teslo, sed tiumo-
            mente ŝajnis ke nek Teslo nek Westinghouse kontemplis la eblecon kunlabori

            pri tiu afero de la Ekspozicio de Ĉikago. Reale, la klopodoj de George West-
            inghouse adresiĝis tiam al iu multe pli ambicia celo: la atingo de la kontrato por
            la provizado de energia ekipaĵo por elektra centralo en Niagara Akvofalaro. Tiu


                                                              31
   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36