Page 26 - heleco-96
P. 26
Paul Noyes… Tiam Teslo daŭre laboradis por la Tesla Electric Company kiun
li kunhavis kun Peck kaj Brown. En marto kaj aprilo de 1890, li registris pliajn
tri patentojn pri motoroj de alterna kurento kaj atribuis ilin al la kompanio;
poste ĉiuj patentoj pri motoroj, kiuj sekvis, estis nome de Teslo mem. Lia kun-
sociano Peck mortis somere de 1890.
Kvankam li plu devis dediĉiĝi al la teknikaĵoj de la jam sufiĉe disvolvigitaj
branĉoj de la elektra industrio, Teslo deziris okupiĝi pri tiu branĉo malpli es-
plorita: la fenomeno de la alta frekvenco. Li sin demandis kiajn novajn in-
ventojn oni povus disvolvi uzante la kurenton kun frekvenco de 10.000 al
20.000 cickloj sekunde, kaj komencis esplori kaj praktiki en tiu direkto. Re-
zulte de tiu esplorado, li patentis sian unuan generatoron de alta frekvenco kiel
metodo por funkciigi lampojn de elektra arko. Dum li disvolvis siajn generato-
rojn, Teslo ripetadis la eksperimentojn de Hertz kun elektromagnetaj ondoj.
Tiu eksperimentado kondukis lin al unu el siaj plej famaj inventoj: la Bobeno
de Teslo. Krome li baldaŭ lernis pri la fiziologia efiko de la kurento de alta
frekvenco; uzante kune sian generatoron de alta frekvenco kaj la bobenon kiun
li disvolvis, senintence li tuŝis la klemojn de iu bobeno kaj de la alt-frekvenca
kurento kaj kun surprizo li konstatis ke li ne rezultis vundita. Surbaze de tiu
sperto, li konkludis ke ju pli alta estas la frekvenco, des pli granda la kvanto da
elektra energio kiu povus pasi tra la korpon sendamaĝe. La utilo de tiu malko-
vro estis ke oni povis eviti la danĝeron je elektrokuto per alterna kurento. En
multaj el la publikaj elmontroj kiuj Teslo faris en tiu epoko pri liaj inventoj li
montris ke li kapablis forte teni per unu mano la finaĵojn de aparato de alta
frekvenco kaj igi pasi dekmilojn da voltoj tra sia korpo por ilumini lampon
kiun li portis per la alia mano.
La ondoj malkovritaj de Hertz povas esti uzataj por la interkomunikado, kaj en
ĉi tiu funkcio la Bobeno de Teslo estis tre utila ilo. Sed tiam eĉ ne li mem per-
ceptis tion. Cetere, ankaŭ Hertz mem ne konsciis pri la egaj aplikoj de lia mal-
kovro. Teslo dumlonge pripensis kiel utiligi sian novan artefakton. Sed lia in-
tensa esplorado kaj eksperimentado kun la elektromagnetaj ondoj kondukis lin
al la teorio de sendrata transmisio de la lumo, kiun li povis pruvi en lia labora-
torio per iu el siaj splektaklecaj elmontroj. Dum unu labor-sesio, liaj asistantoj
vidis lin starantan meze de la laboratorio, tenante per ĉiu mano unu longan vi-
tran tubon kaj ne konektite al sia bobeno de alta frekvenco. Teslo diris: «Se pra-
vas mia teorio pri sendrata transmisio de la lumo, kiam la interuptoro estos
aktivigata, ĉi tiuj tuboj iĝos fajraj glavoj». Poste li ordonis senlumigi la ĉam-
bron kaj aktivigi la interuptoron, kaj tuj la vitraj tuboj intense iluminiĝis. Sub-
influe de ega jubilo, Teslo movis ilin ronde de sia kapo. Li estis atinginta alian
egan sukceson en sia kariero kiel scienca esploristo. Estis la jaro 1890. Tiam
finiĝis por li periodo dum kiu li sukcesis konkeri indan lokon en la Parnaso de
la inventistoj. De tiam li ĝuos, dum kelkaj jaroj, je meritita gloro kaj famo.
26