Page 28 - heleco-96
P. 28
povas konjekti ke Teslo sentis altiron al la viroj. Aliaj kazoj poste okazintaj kaj
la fakto ke li neniam edziĝis kaj havis neniun rilaton kun inoj atestas pri lia
samseksemeco. Post la perdo de la krom-pagoj de Westinghouse, Teslo devis
multe labori por generi intereson pri siaj novaj inventoj. Sekvante la strategion
de patentado kaj vendo-stimulado, li registris patento-mendojn kaj dediĉiĝis dis-
konigi siajn inventojn per ĵurnalaj artikoloj kaj konferencoj.
La esploroj de Teslo inter la jaroj 1890 kaj 1891 estis aldirektitaj al la atingo de
novtipa lampo por elektra iluminado. Printempe de 1891 li prezentis en iu kon-
ferenco en la Columbia College en Nueva York sian novajn artefaktojn laste
patentitajn kiuj konstituis egan kontribuon al la tekniko de iluminado per in-
kandeska alterna kurento de alta frekvenco. Cele provizi energion per elektra
motoro, Teslo instalis sian alternatoron de alta frekvenco en la ateliero pri elek-
tro de la College, kaj uzante interuptoron en la scenejo li povis reguligi la ra-
pidecon de la motoro kaj tiele kontroli la frekvencon generitan de sia alternato-
ro. Teslo defendis la teorion ke la elektrostatika fenomeno povas esti konsider-
ata kiel la etero subpreme dum la dinamika elektro, aŭ kurentoj, devas esti vid-
ata kiel la fenomeno de moviĝanta etero. Por apogi tiun aserton li faris ian de-
monstradon. Li montris kiamaniere sia kurento de alta frekvenco povas esti uz-
ata por ilumini Geissler-tubojn kaj siajn novajn lampojn. Teslo ŝajnis ludi la
rolon de magiisto; ŝajnis esti malgranda diferenco ĉu la lampoj kuŝis sur la ta-
blo aŭ ĉu ili estis konektitaj al bobeno aŭ ĉu li prenis lampojn per ĉiu mano kaj
metadis ĉiun ilin kontraŭ la poluso de la bobeno… ĉiŭkaze la filamentoj iĝis
inkasdeskaj, por la plezuro de la spektantoj. Cele helpi la publikon pritaksi la
potencialon de la alterna kurento de alta frakvenco por la elektra iluminado, li
faris impresigan elmontron. Du grandaj lamenoj el zinko estis pendigitaj el la
tegmento kun distanco de 4 metroj kaj duono proksimume inter ili kaj inter-
konektitaj al oscila transformatoro. Teslo prenis per ĉiu mano longan tubon ple-
nan je gaso kaj situiĝis inter la du lamenoj. Dum li svingadis la du maldikajn
tubojn, ĉi tiuj briladis, ŝarĝitaj de elektrostatika kampo kreita inter la du lame-
noj. Li eksplikis ke la kurento de alta frekvenco ebligis disponi je sendrata elek-
tra lumo, havi lampojn kiujn oni povus libere movi ĉirkaŭ ĉambro. Tiu elmon-
tro estis tre sensacia kaj oni menciis ĝin en ĉiuj artikoloj publikigitaj pri la konfe-
renco de Teslo en la Columbia College. Timante ke la publiko zorgus pri ebla
danĝero de la kurentoj de alta frekvenco, Teslo daŭrigis la demonstradon pri sen-
drata lumo per iu fiziologia eksperimento. Fiksante latunan globon en unu eks-
tremo de la oscila transformatoro, li reguligis la potencialon de la bobeno tia-
maniere ke tra la alia ekstremo eliru lumo-torento. Konsiderante ke la potencia-
lo inter la terminaloj estis 250.000 voltoj, Teslo metis duan latunan globon en
la alia ekstremo de la bobeno igante ke la kurento pasu tra lia korpo; la kurento
fluis tra la korpa surfaco kaj li suferis neniun damaĝon. La konferenco de Teslo
estis publikigita en la priteknika presaro kaj en la ĵurnaloj de Novjorko. Ĝia
28