Page 30 - heleco-96
P. 30

kaj la telefonaj sistemoj. Tiuj eksperimentoj de 1891 tre similis al la moderna

       radio kaj sugestas ke Teslo inventis la radion antaŭ ol Markonio (Guglielmo Mar-
       coni); fakte, ĉi tiu estis la argumento per kiu Teslo postulis poste la rajton pri la
       koncerna patento, kiun oni aljuĝis al Markonio en 1895. Teslo, ja, estis la mal-
       kovrinto aŭ inventinto de kelkaj teknikaĵoj esencaj por la funkciado de la radio

       de Markonio, sed estis ĉi tiu, ne Teslo, kiu konceptis la ideon konstrui iun prak-
       tikan kaj utilan aparaton per tiuj teknikaĵoj. Teslo estis pripensante aferojn kaj
       solvojn adresitajn al celoj tre malproksimaj de la sistemoj de interkomunikado,

       konkrete, li interesiĝis tiam pri la atingo de teknologio por provizi lumon kaj
       elektran  energion.  Li  sciis  ke  la  ondoj  sin  propagas  en  la  spaco,  sed  tio  kio
       interesis al li estis la kurento kiu pasadas tra la planko; fascinis al li enkonduki

       la teron en siajn cirkvitojn.
       Dum la monatoj post la konferenco de Columbia, Teslo koncentriĝis en ekspe-
       rimentojn pri alta frekvenco. Sed eltiris lin el lia laboratorio la granda intereso

       kiun vekis en Eŭropoj liaj inventoj, kaj devis reveni al sia interveno en konfe-
       rencoj kaj demonstradoj. Alie, dum la disvolvado de la alterna kurento, Teslo
       estis registrinta patentojn en kelkaj fremdaj landoj, inter ili Anglio kaj Germa-
       nio, sed li estis koncesiinta neniun licencon al eŭropaj fabrikantoj kaj ankaŭ ne

       estis entrepreninta leĝan agadon kontraŭ tiuj kiuj ne respektis tiujn patentojn.
       Dezirante ordigi tiun aferon en Eŭropo, Teslo decidis vojaĝi tien por konferenci
       pri sia esplorado en alta frekvenco kaj zorgi pri siaj interesoj, ĉefe kiam li ko-

       mencis percepti la fakton ke mankis al li la krom-pagoj de Westinghouse. Sir Wil-
       liam Crookes, prezidanto de Institution of Electrical Engineers, invitis Teslon
       al konferenco en Londono (la 3-an de februaro de 1892). Poste Nikolao konfe-
       rencis ankaŭ en Parizo antaŭ la Société de Physique kaj la Société Internatio-

       nal des Electriciens (la 19-an de februaro). Pri ĉiuj tiuj publikaj intervenoj de
       Teslo amplekse informis la presaro. Li profitis la okazon por solvi la aferon de
       siaj patentoj en Eŭropo, kaj por generi enspezojn li koncesiis rajtojn pri ili al

       iuj entreprenoj: Schneider & Co. de Creusot (Francio) kaj Helios Company de
       Kolonjo (Germanio). Li profitis la vojaĝon al Eŭropo ankaŭ por viziti sian fami-
       lion en Kroatio kaj Serbio; li speciale emis revidi sian patrinon. Ŝi tiam estis

       grave malsana kaj li restis kun ŝi dun kelkaj semajnoj ĝis ŝia morto, kaj poste li
       restis en Gospi dum pluaj ses semajnoj kun sia familio. Post viziti aliajn ge-
       familianojn  en  Plaski,  Varaždin  kaj  Zagrebo,  en  Kroatio,  Teslo  adresiĝis  al

       Budapeŝto por renkontiĝi kun perantoj de la firmao de elektra fabrikado Ganz
       and Company. Kun ili, post studi la tiamajn penojn de la kompanio por kons-
       trui alternatoron de 100 potenc-ĉevaloj, li negocis licencon por ke Ganz povu
       fabriki liajn motorojn. Sed malfeliĉe por li, tiam la profito de tiuj patentoj aparte-

       nis al Westinghouse post lia rezigno pri la koncernaj rajtoj. En majo Teslo iris al
       Belgrado, ĉefurbo de Serbio, kie li estis akceptita kiel heroo. La reĝo Asleksan-
       dro la 1-a aljuĝis al li la honoran titolon de granda oficiro de la Ordeno de


                                                         30
   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35