Page 35 - heleco-96
P. 35

iĝis la nepra rimedo por la provizado de Elektra energio long-distance, kaj ĉiuj

            agnoskis la meriton de Teslo pri tiu teknika avantaĝo. Tiam lia famo estis eks-
            terordinara en ambaŭ kontinentoj.
            La venko de la alterna kurento sur la kontinua estis, iele, venko de Teslo super
            Edisono, kiu suferis tiukaze egan humiligon. Kontraŭ la opinio kaj la volo de

            Edisono, eĉ lia propia kompanio fine devis adaptiĝi al la pli efika sistemo de la
            alterna kurento. Sed post tiu sukceso Teslo estis pripensante aliajn grandiozajn
            projektojn: uzi la teron por transmisii mesaĝojn kaj elektran energion. Cetere li

            daŭrigis siajn spektaklecajn konferencojn. En unu el ili kiun li faris tiujare en
            Saint Louis, la halo de la konferenco pleniĝis pro la ĉeesto de kvar-mil spekt-
            antoj kaj multaj aliaj devis resti ekstere de la konferencejo; la postulo de sid-

            lokoj por tiu konferenco estis tiom granda ke la koncernajn enir-biletojn oni re-
            vendadis ekstere de la aŭditorio preze de tri al kvin dolaroj. Kiel kutime en tiu
            demonstrado Teslo permesis ke kurento de 200.000 voltoj pasu tra lia korpo

            kaj faris aliaj spektaklecajn elmontroj de lumo-produktado bazitaj sur la elektro-
            statiko, la impedanco, la resonando kaj la altaj  frekvencoj.  Kompare al aliaj
            antaŭaj prelegoj de Teslo, en ĉi tiu li enkondukis la novaĵon de lia espero pri sen-
            drata transmisio de elektra energio. Por Teslo la sendrata trasmisio ne signifis

            uzi la ondojn malkovritajn de Hertz, sed sendi la energion tra la tero. De tiam li
            dediĉiĝis esplori kaj eksperimenti tiucele. Frukte de tiu esplorado kaj eksperi-
            mentado li registris pliajn patentojn en decembro de tiu jaro 1893, kiel tiun de

            oscililo, per kiu eblis nutri kvindekon da inkasdeskaj lampoj kaj kelkajn moto-
            rojn. Sed tiu aparato estis nur paŝeto en la longa marŝo kiun Teslo estis dezir-
            ante fari; dume li estis farante aliajn eksperimentojn por la disvolvado de siste-
            mo de lumigado.

            En tiu epoko komencis la interrilato de Teslo kun la verkisto Mark Twain. Ĉi tiu
            ofte vizitis la laboratorion de Teslo dum la unuaj jaroj post 1890. Li estis inte-
            resita pri la farado de maŝino por tipografia kompostado funkcianta per elektro.

            Iuj el la eksperimentoj kiujn Teslo faris en tiu epoko okazigis neatenditajn re-
            zultojn. Kiam li estis perfektigante sian oscililon okazis ke tiel li kiel la asist-
            antoj de lia laboratorio tuj devis alkuri al la necesejo; tia efiko sur iliaj ventroj

            plurfoje okazis dum daŭris iu tipo je provo de la aparato. Plurajn jarojn poste,
            kiam Teslo estis eksperimentante per sia oscililo en sia laboratorio de la strato
            Houston cele kontroli la resonancon, la rezulto estis artefarita tertremo. Li mem

            rakontas tion per sia membiografio:
                   Mi estis eksperimentante pri vibrado dum estis funkciante unu el miaj
                   maŝinoj kaj mi intencis alĝustigi ĝin kun la vibrado de la konstruaĵo.
                   Iompostiom mi pligrandigis ĝian potencon. Okazis ia sono kvazaŭ tiu

                   de krako. Mi demandis al miaj asistantoj el kie venis la sono. Ili sciis
                   nenion. Mi iomete pli grandigis la potencon de la maŝino. Okazis pli
                   forta krako. Mi sciis ke mi estis alproksimiĝanta al la vibrado de la ŝtala


                                                              35
   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40