Page 36 - heleco-96
P. 36
konstruaĵo. Mi iomete pli intensigis la potencon de la maŝino. Subite, la
tuta peza maŝinaro komencis moviĝi ĉie. Mi prenis martelon kaj rompis
la maŝinon. La konstruaĵon estus disfalinte post malmultaj minutoj.
Ekstere, en la strato, estis pandemonio. Alvenis la polico kaj ambulan-
coj. Mi petis al miaj asistantoj ke ili diru nenion. Ni rakontis al la polico
ke eble estis tertremo. Jen ĉio kion ili sciis pri la incidento.
Ĉiukaze la mekanika oscililo ne estis la solvo kiun Teslo bezonis por perfektigi
la sistemon de sendrata iluminado; tial li daŭre plu provadis kaj eksperiment-
adis. En februaro de 1894 li estis perfektiginta sistemon de sendrata iluminado
kaj montris ĝin al malgrandaj grupoj de spektantoj kaj profesiuloj kiuj vizitadis
lian laboratorion. Sed temis pri sendrata transmisio de la elektro nur por mal-
grandaj distancoj, kaj la elektro (elektromagnetikaj ondoj) fluis, en tiuj eksperi-
mentoj, ne tra la tero sed tra la etero. En tiuj demonstroj pli kaj pli ellaboritaj,
Teslo estis optimisma pri la potencialo de sia sendrata iluminado kaj ke ĉi tiu
kapablu konkuri kun la tiam dominanta inkandeska sistemo de Edisono, kaj
esperis ke iu sukceso en tiu tereno alportos al li multe da mono kies mankon
eble li jam estis spertante tiam. Kio ne mankis al li en tiu epoko estis famo,
honoroj, titoloj, premioj… li eĉ ricevis gratul-leteron kun fotografaĵo el Ediso-
no, kio tre komplezis al li.
En 1894 Teslo bezonis altiri novajn klientojn promociante siajn lastajn inven-
tojn en la tereno de la esplorado pri altaj frekvencoj. Do li komencis propagan-
di pri siaj teknikaj eltrovoj surbaze de la famo kiun li jam ĝuis. Li faris publi-
kajn elmontrojn de sendrataj lampoj kaj invitadis famajn homojn kaj ĵurnal-
istojn al noktaj demonstroj en lia laboratorio. Kadre de tiu kampanjo de mem-
promociado, Teslo, laŭ sugesto kaj kun la helpo de la ĵurnalisto Thomas Com-
merford Martin, verkis libron pri si mem, pri siaj inventoj, eksperimentoj, pla-
noj kaj esperoj. La libro estis publikigita sub la titolo: «La inventoj, esploroj
kaj skribaĵoj de Nikolao Teslo». Tiu eldono estis sukcesa; la unua eldonaĵo
elĉerpiĝis post unu monato, la dua aperis en decembro de 1894 kaj la tria en
februaro de 1895, kaj tiujare oni faris ankaŭ iun germanan eldonaĵon. Tio
signifis monan gajnon por la eldonisto, Martin. Evidentas ke la neceso de mo-
no estis granda por Teslo ĉar li petis al la eldonisto ke ĉi tiu pruntedonu al li la
gajnon de la eldonado, sed li neniam redonis la monon al Martin, kiu ankoraŭ
du jarojn poste estis plendanta pro ĉi tiu afero. Alia ideo kiun Martin sugestis
al Teslo, kiam la rilato inter ambaŭ ankoraŭ estis amikeca, estis uzi fluoreskan
lumon por fari fotografaĵojn. Teslo dezajnis specialan lampon por tiu celo kaj
uzis ĝin por foti la vizitantojn de la noktaj demonstroj en sia laboratorio.
Komence de la jaro 1895 Teslo troviĝis en iu stranga kaj paradoksa situacio: lia
famo estis granda, la ĵurnaloj multe reportadis pri li kaj liaj inventoj, oni aljuĝ-
adis al li premiojn kaj honorajn titolojn, oni invitadis lin al bankedoj kaj konfe-
rencoj… sed li ne povis akcepti multajn el tiuj invitoj ĉar lia ekonomia situacio
36