Page 37 - heleco-96
P. 37
ne permesis al li alfronti la elspezojn kiujn signifus la koncernaj vojaĝoj. Li tre
devis restrikti la sibaritan kaj luksan vivmanieron al kiu li estis alkutimiĝinta
dum la antaŭaj jaroj.
Intencis eltiri lin el tia situacio, en februaro de 1895, Edward Dean Adams, la
iniciatinto de la Niagara elektra centralo. Pro la pozitiva rolo kiun Teslo estis
rolinta en la afero de tiu centralo, la inventisto ĝuis grandan prestiĝon ankaŭ
antaŭ Adams. Ĉi tiu kelkfoje vizitis la laboratorion de Teslo kaj vidis la
demonstrojn kiujn la investisto kutime faradis tie. Do Adams sin sentis kapabla
promocii la lastajn inventojn de Teslo, kaj kune kun ĉi tiu lanĉis la t. n. Nikola
Tesla Company. La celo de tiu firmao estis ellabori kaj vendi maŝinaron, gene-
ratorojn, motorojn, elektrajn aparatojn… kaj la direktoroj, kiujn Adams elektis
inter la teknikistoj de la Niagara centralo, planis emisii akciojn po 500.000
dolaroj. Adams mem investis 100.000 dolarojn, sed ne unuiĝis al tiu projekto
aliaj investistoj. Kulpis pri tio la tiamaj kondiĉoj de la mondo de la negocoj.
Dum la kvin jaroj post 1893, la usona ekonomio estis en recesio. Tiam la
elektraj kompanioj ne estis tre profitdonaj, do ne estis altira por la financistoj la
investado en plia teknologio por la elektra industrio. Sed ankaŭ Teslo mem
iome kulpis. Li pli ĝuis revante pri novaj, grandiozaj, alternativoj ol konkretig-
ante ian tujan praktikan, efikan kaj profitdonan solvon. En sia kampanjo de
promociado de siaj inventoj, li sendis eraran mesaĝon al la investistoj; li em-
fazadis pri la disverseco de la aplikoj de siaj inventoj anstataŭ centriĝi en la
kreado de vendeblaj produktoj.
Dum la vizitantoj de lia laboratorio kaj la ĉeestantoj de liaj konferencoj pli mal-
pli entuziasmiĝis kun la spektaklecaj elmontroj de fluoreskaj lumoj, la veraj pla-
noj de Teslo estis multe pli ambiciaj ol la sendrata iluminado de relative proksi-
maj ĉambroj; li estis revante pri la provizado de elektra energio al la tuta pla-
nedo pere de elektromagnetaj ondoj sed ne tra la etero aŭ atmosfero, sed tra la
tero mem. Tio signifas ke eĉ se la akcio-emisio de Nikola Tesla Company es-
tus rezultinta sukcesa, la kolektita kapitalo tute ne sufiĉus por financi tiom am-
bician planon, kaj krome neniu kapitalo-investisto estus povinte atendi, por ri-
cevi profiton, la nekalkuleblan tempon necesan por realigi tian planon (se ĝi,
fakte, estus realigebla). Tia neakordigebleco inter la sciencaj ideoj de la invent-
isto Teslo kaj la reala funkciad-maniero de la negocoj en la socio en kiu li vi-
vis, signis la ceteron de lia vivo.
Ĉiuj biografioj de Teslo emfazas pri ĉi ties venko super Edisono en la scienc-
teknika konkuro inter la kontinua kaj la alterna kurentoj. Eble malpli konata es-
tas tio ke Teslo eraris en siaj sciencaj opinioj pri aliaj aferoj. Ekzemple, li ne
konsentis kun la teorio ke la atomoj estas konstituitaj de subatomaj partikloj.
Pli grava estis lia malakordo kun Rudolf Hertz pri la kapablo kaj apliko-ebleco
de la elektro-magnetaj ondoj. La enorma aplikado kiun hodiaŭ havas tiuj ondoj
por la interkomunikado tra longaj distancoj montras ke pli pravis Hertz pri tio.
37