Page 38 - heleco-96
P. 38
Dum la lastaj jaroj de la 19-a jarcento, laŭmezure ke Teslo famiĝis kreskadis la
cirklo de liaj famkonatuloj. Oni proponis al li, kaj li akceptis, aliĝi al la fama
klubo The Players, en kiu li kunrilatis kun gravaj figuroj de la scienco, la arto
kaj la financa mondo. Tiam li estis okupita pri la disvolvado de sia oscililo, kom-
bino de vapor-maŝino kaj elektra generatoro. Aliaj temoj pri kiuj li interesiĝis
estis la sendrata iluminado, la sendrata transmisio longdistance kaj la esplorado
pri la naturo de la elektro. La dediĉiĝo al tiuj kvar aferoj tro lacigis lin kaj efi-
kis kontraŭ lia sano. Estante 37-jaraĝa, li aspektis, laŭ ies priskribo, absolute de-
primita, pala, ekstreme minciĝinta kaj kun blu-ringaj okuloj. La troa laborado
kaj mensa streso atingis la limon de lia korpa rezisto. Teslo konsciis ke li devus
ripozi, sed li ne povis ĉesi labori ĉar liaj eksperimentoj estis por li tre gravaj,
belaj kaj fascinaj, kaj eĉ dum la manĝado kaj la dormado senĉese pensadis pri
ili. Kaj en tiaj cirkonstancoj okazis por li katastrofo: fajro detruis lian laborato-
rion de la Kvina Avenuo kaj li perdis ĉion, la frukton de dekjara laborado kaj
esplorado. Kune kun siaj aparatoj, Teslo perdis ankaŭ siajn notojn kaj paperojn.
Li estis investinta de 80.000 al 100.000 dolarojn en la laboratorio kaj, bedaŭr-
inde, li ne estis asekurita kontraŭ incendioj. Konsternita kaj serioze deprimita li
restis dum kelkaj tagoj en sia ĉambro de la hotelo Gerlach senreage. Liaj ami-
koj timis pri lia mensa stato kaj intencis apogi lin. Ankaŭ la presaro interesiĝis
pri la katastrofo kaj ĉi ties sekvoj por la inventisto, kaj la klubo The Players
organizis benefican koncerton liaprofite. Tre pene li estis superante sian depri-
mon, kaj por tion atingi li uzis elektro-terapion. Dum lia eksperimentado kun al-
terna kurento li estis konstatinta ke dum siaj spektaklecaj elmontroj la elektraj
skuoj tra lia korpo efikis sur lia humoro. Do li aplikis al si mem ŝokojn regul-
maniere pere de oscila bobeno por eviti droni en melankolion. Kiam lia anim-
stato estis normaliĝinta, li sin submetis al regula labor-horaro, kun sufiĉe da
tempo por liaj taskoj, sed sentroige.
Teslo luprenis novan laboratorion, duetaĝan, en la 46-a numero de la strato
Houston, kaj laboris en ĝi dekduo da mekanikistoj. Kvankam li daŭre okupiĝis
pri la promociado de la sendrata iluminado, li pli intense esploradis por la dis-
volvado de la ikso-radio kaj la radio-kontrolo. Same kiel okazis kun la elektro-
magnetaj ondoj kaj la elektro, esplorante pri la ikso-radiado Teslo estis konkur-
38