Page 39 - heleco-96
P. 39
ante kun aliaj scienculoj kiuj samtempe estis eksperimentante pri la sama afero.
Temis pri konkurado el kiu ne ĉiam oni eltiris tujan kaj grandan mon-profiton.
Ofte la rezulto konkretiĝis en la registrado de iuj patentoj en la atendo ke fine
ili interesos al iu kiu pagu por ilin uzi aŭ akiri. Kiel dirite, alia okupo de Teslo
en tiu epoko (1896-1897) estis la disvolvado de radiokontrolado de aŭtomatoj.
Por la eksperimentado pri tiu ĉi afero li elektis aparaton ŝipo-forman. Kiam li
finpretigis sistemon de radiokontrolado por aŭtomatoj, li faris privatajn elmon-
trojn pri ĝia funkciado en sia laboratorio. La ŝipeto navigadis en malgranda base-
no sekvante la ordonojn kiujn la inventisto donis al ĝi ekde tabulo de interupto-
roj situita en aparta tablo. La elmontro celis informi ke simila funkciado eblus
kun pli grandaj maŝinoj kaj ekde pli longaj distancoj. En tiu jaro 1897 neniu es-
tis ankoraŭ konceptinta la uzadon de elektromagnetaj ondoj por funkciigi ne-
pilotatan veturilon. Kiam Teslo mendis la inskribon de la koncerna patento, en
la oficejo de patentoj oni ne povis kredi ke tiu sistemo funkcius laŭ la maniero
kiun la inventisto deklaris, do la ekzamenanto de tiu oficejo iris al Novjorko
por vidi per si mem en la laboratorio de Teslo la funkciadon de la ŝipeto. La pa-
tento estis aprobita en novembro de 1898.
Tiam Usono estis en milito kontraŭ Hispanio kaj oni spekulaciis pri la ebleco
ke tiutipaj nepilotataj ŝipoj, radio-kontrolataj, ataku malamikajn ŝipojn sendan-
ĝere por la propraj trupoj. La revo de Teslo estis ke tiutipaj veturiloj kontrol-
ataj de malproksime ebligus la malaperon de la militoj ĉar li opiniis ke eĉ mal-
grandaj kaj malfortaj landoj povus konstrui tiutipajn aparatojn kapablajn detrui
grandajn ŝipojn de pli potencaj landoj, kio kondukus, laŭ lia penso, al ia povo-
ekvilibro kiu malebligus la militojn. Dum la sekvinta jaro Teslo registris tiun
patenton en dek-tri landoj, kaj dediĉiĝis al la perfektigado de tiu invento. Dume
en la presaro iuj kolegoj kaj ĵurnalistoj, inter ili lia eks-amiko Martin, atakadis
ilin rememorante ke multaj el liaj inventoj restis ne-finitaj. Sed la plua eksperi-
mentado de Teslo pri tiu invento de radio-kontrolo kondukis lin al la sukcesa
ebleco kontroli samtempe multajn ŝipojn. Li planis fari publikan elmontron de
tiu invento en la tiam proksima Ekspozicio de Parizo. Laŭ lia plano la radio-
kontroladon de la ŝipo li farus disde sia oficejo en Novjorko. Fine ne eblis kon-
kretigi tiun elprovon, sed anstataŭe li faris similan demonstradon antaŭ la mem-
broj de la Chicago Commercial Club en majo de 1899. La elstaraj ĉeestantoj
kun surprizo vidis artefaritan lakon meze de la aŭditorio kaj en ĝi la ŝipo de
Teslo. Ĉi tiu faris brilan prezentadon de la funkciado de la ŝipo obeante la ordo-
nojn kiujn li faris ekde sia tabulo. Por la spektantoj tio aspektis kiel magio.
Tiam Nikolao Teslo estis 43-jara, kaj ade estis fraŭlo. Iu ĵurnalisto, dum inter-
vjuo, kuraĝis demandi al li ĉu la edziĝo ne estis taŭga por artistoj kiaj li. Post
eta pripenso, Teslo respondis: por artisto, jes; por muzikisto, jes; por verkisto,
jes; sed por inventisto, ne. La tri unuaj devas atingi inspiron el la influo de
virino kaj ke ĉi ties amo gvidu ilin al pli belaj celoj, sed la inventisto havas
39