Page 40 - heleco-96
P. 40

tiom intensan naturon, multe el ĝi el sovaĝa
                                                   kaj  pasia  kvalito,  ke  sin  fordoni  al  amata
                                                   virino estus seniĝi el ĉio kaj, tiamaniere, ŝi
                                                   kaptus ĉion el la elektita de li sindediĉo. Mi

                                                   pensas ke vi ne povas citi multajn gravajn
                                                   inventojn faritajn de edziĝintaj viroj. Poste
                                                   Teslo hezitis kaj aldonis: Foje, ankaŭ estas

                                                   bedaŭro sin senti tiome sola. Verdire, lia res-
                                                   pondo estis ia maniero flankenlasi la aferon
                                                   kaj ne trakti publike temon kiu al li rezultis
       Nikolao Teslo en sia laboratorio            ĝena. Li tute ne sentis altiron al la inoj, kaj

                                                   tamen  estas  sufiĉe  da  indicoj  kiuj  montras
                                                   ke  plaĉis  al  li  kaj  kultivis  la  amikecon  de

                                                   bel-aspektaj  junuloj:  boksistoj,  militistoj...
                                                   Ĉiukaze,  pri  io,  jes  ja,  pravis  Teslo  en  sia
                                                   respondo al la ĵurnalisto: laŭ la maniero, so-
                                                   vaĝa kaj pasia, kiel li vivas la sperton de in-

                                                   ventado, tute ne estis rekomendebla la geed-
                                                   za, familia, intima kunvivado, ĉu kun virino
                                                   aŭ kun viro. Por li, inventi estis kompleksa

                                                   intensa,  mensa  procezo,  kun  danco  inter  la
                                                   imago-povo kaj la sonĝo, en kiu ne estas lo-
                                                   ko por iu ajn alia persono.
                                                   En tiu epoko lia revo, estis tio kion li nomis

                                                   «trakabla transmisio de vido», tio kio nun ni
                                                   nomus «televido per kablo». Sed plue obse-
                                                   dis lin la ideo generi kurenton laŭ la frekven-

         Ŝipo-forma navigilo uzata de Teslo        co  de  resonanco  de  la  tero.  En  la  eksperi-
        por publike montri la funkciadon de        mentado  kaj  esplorado  pri  tiu  afero  li  estis
          sia sistemo de aŭtomata kontrolo.        enkotiĝita  dum  tri  jaroj.  Fakte,  la  patentoj

                                                   kiujn li registris dum tiu tempo rilatis ne al
                                                   ĉi tiu sed al aliaj temoj: oscililo por sendrata
                                                   iluminado  kaj  provizi  energion  al  tuboj  de

                                                   ikso-radioj, interuptoroj por alĝustigi la frek-
                                                   vencon por la ŝargado kaj malŝargado de kon-
                                                   deksatoroj...  Por  la  eksperimentado  de  dis-
                                                   sendo de energio tra atmosfero longdistance,

                                                   Teslo  komprenis  ke  tute  ne  taŭgis  lia  nov-
                                                   jorka laboratorio kaj estis necesa al li ia spe-
                                                   ciala  instalaĵo.  La  konstruo  de  tia  instalaĵo
            Uzino kaj turo de Teslo en
                    Wardenclyffe.                  postulus monkvanton je kiu Teslo ne dispo-

                                                         40
   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45