Page 41 - heleco-96
P. 41
nis. Cetere, ne eblis la vendo de la entrepreno Nikola Tesla Company celita de
Adams kaj Teslo. Ĉi tiu serĉis alian manieron kolekti la necesan fonduson kaj
metis sian esperon en John Jacob Astor la 4-a, heredinto de familia fortuno de
100 milionoj da dolaroj. Tiu potenculo, kvankam lia dinastio kaj li mem estis
riĉiĝintaj per alitipaj negocoj, sentis fascinon pri la scienco kaj la teknologio.
Kiel jam dirite, Teslo kutime moviĝis en luksaj sociaj medioj: restoracio Del-
monico’s, Hotelo Waldorf-Astoria… kie li povus renkontiĝi kaj miksi sin kun
granduloj de la financoj kiaj John Jacob Astor. Teslo, kiu jam konis persone
tiun milionulon, adresiĝis al li perletere petante lian financan kaj moralan apo-
gon kaj emfazante pri la eble atingebla mon-profito de la investado. Konvinkita
de la elokvento de Teslo, Astor investis en la Nikola Tesla Company sufiĉe da
mono por iĝi la ĉefa akciulo de la firmao.
Ne unuafoje en la vivo de Nikolao Teslo kiel inventisto, ĉi tiu devis konstati ke
aliaj esploristoj estis laborante por la atingo de samaj celoj kiel li. Konkrete, en
la temo de la sendrata transmisio, Teslo eksciis per la ĵurnaloj pri la esploroj de
iu italo, Gugliemo Marconi, celante sendratan sistemon de transmisio ĉi-kaze
por telegrafaj mesaĝoj. Jam dekomence estiĝis ia konkurenco inter ambaŭ in-
ventistoj, kaj la presaro iĝis forumo de la polemiko inter ambaŭ. En marto de
1899, Marconi sukcese sendis iun mesaĝon tra la Manika Markolo, ekde Wim-
erteux en Francio al la lum-turo en South Foreland en Anglujo. Teslo tuj anon-
cis per la presaro ke li estis preta disvolvi sistemon por sendi mesaĝojn tuj-
maniere ĉirkaŭ la mondo. Vere, li estis konceptinta kaj disvolviĝinta multegajn
el la teknikaaĵoj necesaj por tiu operacio, kaj eĉ estis registrinta la koncernajn
patentojn, sed ĉiam revante pri pli ambiciaj projektoj, li disdegnis disvolvi prak-
tikan ilon por tiu dissendo de mesaĝoj. Sed nun, promesinte sendratan tele-
grafion tra la tuta mondo, li devis montri rezultojn. Tial, li decidis uzi la monon
de Astor por konstrui la instalaĵon necesan por la funkciado de sia sendrata
sistemo. Por konstrui tiun uzinon li elektis la regionon de Colorado.
Ja, por igi praktikan sian sistemon, Teslo bezonis ĝisfundan esploron pri la fi-
zikaj leĝoj de disvastiĝo de la kurento tra la tero kaj la atmosfero. Krome li de-
vus disvolvi transmisiilo de granda energio, t. e. li devus konstrui bobenojn kaj
kondensatorojn kapablaj funkcii kun milionoj da voltoj. Kaj fine li devus perfekt-
igi la ilojn por individuigi kaj izoligi la transsendatan energion. Por alfronti
tiujn defiojn Teslo translokiĝis al Colorado Springs kaj tie li laboris ekde majo de
1899 ĝis januaro de 1900. Tiam lia memfido pri la entreprenita vojo estis enor-
ma. En konferenco kaj intervjuo kiuj li havis en tiu epoko, li deklaris ke per lia
sistemo oni povus fari interkomunikadon kun la planedo marso se tie ekzistus
estaĵoj kun inteligento simila al la homa. En la eksteraĵo de Colorado Springs
Teslo konstruis sian laboratorion kaj oficejon. Komence li estis planinta uzi
balonojn por havi antenojn alte, sed baldaŭ li komprenis ke la ekzistantaj
balonoj ne kapablus levigi la pezon de tiom da metroj da kupraj dratoj ne-
41