Page 42 - heleco-96
P. 42
cesaj por la operacio. Do li dezajnis maston 142 futojn alta por ĝin surmeti sur
turon 25 futojn alta por subteni globon je 30 coloj kovritan de kupro. Por lia
laboro, Tesla rekrutis du inĝenierojn spertajn pri elektro kiuj, tamen, ne daŭre
restis kun li kaj devis esti anstataŭataj; ja ne estis facile roli kiel kolego de
Teslo. Inter la esploroj kiujn kun pasio realigis Teslo en tiu loko estis tiuj pri la
interagado de la aer-spaco (la nuboj) kaj la tero okaze de fulmaj ŝtormoj. Fruk-
to de tiu esplorado estis la malkovro de io kion li nomis «senmovaj, statikaj
ondoj» en la tera krusto. Preskaŭ unu jarcento poste, la usona mar-armeo profi-
tis tiun malkovron por efektivigi la kontakton per radio kun la nukleaj submar-
ŝipoj. Kadre de la celo kiu interesis al li, Teslo venis al la konkludo ke se la
statikaj ondoj povas esti generataj de la fulmoj, ankaŭ oni povus generi ilin per
oscilatoroj. Do, li penis generi ondojn je malalta frekvenco por imiti tiujn kiujn
li detektis dum la ŝtormoj. Por li la malkovro de tiuj senmovaj ondoj signifis ke
lia sistemo atingus plian efiko-amplekson ol tiu de Marconi. Ĉi tiu estis
sendinta mesaĝon tra la Manika Markolo, sed nun Teslo sentis ke li povus
transsendi tiel mesaĝojn kiel energion tra la tuta mondo.
Sed en la kurso de sia esplorado Teslo detektis aliajn interesajn signalojn. La-
borante iun nokton li kun fascino perceptis per siaj aparatoj iujn malfortajn os-
cilojn konsistantajn el regulaj bip-oj. Kun entuziasmo, li pensis troviĝi antaŭ io
mistera kaj supernatura. Li sentis sin certa ke tiuj signaloj ne estis elektraj per-
turboj kiel tiuj generitaj de la suno, boreala aŭroro kaj la teraj kurentoj. Poste li
venis al la konkludo ke tiuj bip-oj havis ekster-teran naturon, estis la saluto el
iu planedo al alia. Tamen tiuj misteraj malkovroj kaj la enigmoj kiujn ili kons-
tituis ne deturnis Teslon el la ĉefa celo de tiu instalaĵo kaj li, kune kun siaj in-
ĝenieroj senlace esploris kaj eksperimentis por pretigi la teknikaĵojn por generi
la pezan kurenton por tutplaneda dissendo de energio kaj informo. Tial ke, la di-
mensioj de la konstruaĵo estis kalkulitaj de Teslo tiamaniere ke oni ŝparu kiel
eble plej da mono, la muroj de la uzino distancis nur ses aŭ sep colojn de la
dratoj, kaj plurfoje la artefaritaj fulmoj generitaj dum la eksperimentado provo-
kis incendiojn. Iufoje Teslo estis sepultita de la dratoj de alta tensio (500.000
voltoj) kiam saltis iu interuptoro kaj la ĉambro pleniĝis je fadeno-formaj lumoj.
Nur tre penege li povis fuĝi el la loko rampante sub la kabloj dum la aero ve-
neniĝis per la generitaj gasoj kaj poste la konstruaĵo komencis bruli.
Kvankam Teslo estis tre intense dediĉita al sia laboro, li ne forgesis ke sia kom-
panio estis ekonomie febla kaj dediĉiĝis serĉi kromajn financo-fontojn. Iu ebla
patrono povus esti la armeo, kaj cele atingi ĝian helpon Teslo sin turnis al tiuj
siaj konatuloj kiuj povus iamaniere influi en tiu medio, ĉefe en la mar-armeo.
El ĉi lasta ŝtata ento Teslo ricevis ne investon aŭ subvencion sed mendo de
sendrata telegrafa sistemo inter la novjorka marbordo kaj la ŝipo Nantucket kiu
tiam roladis kiel lum-turo por gvidi la ŝipojn alproksimiĝantajn al tiu marborda
zono. Teslo akceptis la mendon kaj dum li plue restis en Colorado Springs de-
42