Page 43 - heleco-96
P. 43
diĉita al la tiea laboro asignis al siaj asistan-
toj en la novjorka laboratorio la taskon pre-
pari kelkajn ilojn destine al tiu sistemo mend-
ita de la mar-armeo. Sed la rilato de Teslo
kun tiu armea ento malboniĝis kelkajn mona-
tojn poste, konkrete kiam li malkovris ke sia
sendrata aparato estus komparata kun la sis-
temo de Marconi. En septembro de 1899 la
presaro informis pri la baldaŭa alveno de
Marconi al Novjorko kaj oni urĝis al Teslo
instali ĉi ties ekipaĵon en la ŝipo Nantucket
por la komparo inter ambaŭ sistemoj. Du se-
majnojn poste Teslo respondis kun ĉagreno
al la mar-armea komisiono kiu demarŝadis la
aferon. Laŭ lia vidpunkto ne decis tia kompa-
ro ĉar li estis la unua pioniro en tiu tereno de
la senfadena telegrafio kaj estis por li ofen-
do konkuri kontraŭ parvenuo kia Marconi,
kiu posedis pli da firmaojn ol konon kaj sper-
ton. Se lia ekipaĵo devus esti komparata kun
tiu de Marconi, al Teslo estus necesa mono
por konstrui aparatojn kiujn oni povus konve-
ne provi. Kiam li akceptis la mendon li sciis
nenion pri la konkuro kaj pensis pri iu pro-
vizora solvo, sed la novaj cirkonstancoj pos-
tulas provojn kaj ekipaĵon pli rigorajn kaj
kvalitajn, kio postulus ankaŭ pli longan tem-
po-daŭron. La mar-armea komisiono rifuzis
fari tiun grandan mendon. En 1902, la usona
mararmeo akiris sian unuan senfadenan ekip-
aĵon al kelkaj germanaj kaj francaj kompa-
nioj. Temis pri iu plia elreviĝo el tiuj kiuj sig-
nis la karieron de Teslo.
Kadre de la konkuro de la sistemo de Teslo
kun tiu de Marconi por la senfadena tele-
grafio, Teslo speciale atentis pri la atingo kaj
perfektigo de io en kio maltrafis Marconi.
Temas pri la privateco kaj selektiveco de la
transmisiado. Ja, en la sistemo de la italo of-
tis la interferoj. Alia aspekto pri kiu tre aten-
tis Teslo estis tiu de la propagando pri siaj
43