Page 44 - heleco-96
P. 44

eksperimentoj. Li invitis ĵurnalistojn foti kaj informi pri la scienc-teknika ag-
       ado en Colorado Springs ĉefe por pruvi ke la elektra energio estas transmisiebla
       tra la tero. Tamen la provizita de li informo temis ĉiam pri la rezultoj de sia es-
       plorado, neniam pri la teknikaj detaloj de ties funkciado. En iu el biografioj

       kiujn oni verkis pri Teslo oni atribuas tiun sekretemon al tio ke la inventisto
       volis kaŝi la objektivajn faktojn kiuj informus pri la malĝusteco de siaj teorioj.
       Konkrete, Teslo igis kredi kaj eble volis kredi li mem ke la konduktebleco de

       energio tra la tero, kiun li konstatis en malgrandaj distancoj, ekzistis ankaŭ, sen
       ioma ajn perdo, por ĉiom ajn distancoj en la planedo.
       Mense konvinkita ke la energion oni povas transsendi sen kabloj tra la mondo,

       Teslo revenis en Novjorkon komence de 1900. Li sin sentis kapabla generi sta-
       tikajn ondojn en la teron kaj transsendi energion kaj mesaĝojn. Nun li devus
       konverti tiun fenomenon kiun li observis en Colorado en gravan inventon, kaj

       por tion fari li devus krei reton da asistantoj kaj monon, atingi patentojn kaj
       promocii sian laboron por krei intereson en la publiko kaj poste vendi la in-
       venton. Temis pri procezo simila al tiu de 1887 kun la motoro de alterna kuren-
       to. Sed en 1900 la situacio ne estis simila. Li patentis sian transmisiilon amplif-

       ilon por krei statikajn ondojn, sed por eltiri profiton el la malkovro de tiuj on-
       doj estus necese konstrui ion utilan kio funkcius per ili, ĉi-kaze sistemo por
       transsendi energion kaj mesaĝojn tra la tero. Por materiigi la sistemon de sen-

       drata transmisio ne sufiĉus miloj da dolaroj, kiel por la motoro de 1887, sed
       centoj da miloj por konstrui provo-uzinon. Kaj krome en 1900 li devis konkuri
       kun fortaj rivaloj: Marconi, Reginald Fessenden kaj Lee de Forrest. Cele inte-
       resigi la publikon por promocii sian sistemon, Teslo anoncis per la presaro ke li

       sendos mesaĝojn al Parizo okaze de Ekspozicio de tiu jaro, kaj baldaŭ poste an-
       kaŭ al ĉiuj urboj en la mondo. Marconi, kiu estis sukcesinta sendi mesaĝon tra
       distanco de nur 86 mejloj, kontraŭatakis ankaŭ per la presaro dirante ke li ne kre-

       dis pri la ebleco de la realigo de tiu promeso de Teslo. Ĉi tiu sciis ke por realigi
       sian planon li bezonus konstrui specialan uzinon kun ekipaĵo por grand-skala
       generado de alterna kurento fabrikata de Westinghouse Company, kaj ankaŭ la

       vapor-maŝinon kaj la dinamon de tiu firmao. Li, do, petis al George Westing-
       house prunton je 6.000 dolarojn aŭ investon kiel kunsociano. George ne volis
       investi en la novan entreprenon de Teslo sed puntedonis al ĉi tiun la monon,

       kio estis logike ĉar tiu mono estis destinita al la aĉeto de ekipaĵo de Westing-
       house mem. Krom la menciita prunto-preno, Teslo volis ankaŭ obteni monon de
       John Jacob Astor, kiu jam estis financinta la antaŭajn eksperimentojn de la in-
       ventisto sed, laŭŝajne Astor estis perdinta sian intereson pri la aferoj de Teslo

       kaj ĉi-foje kontribuis nenion. Inter la publika propagando kiun Teslo faris por in-
       teresigi la publikon estis iu longa artikolo publikigita de The Century Maga-
       zine. Per ĝi li amplekse esprimis sian penson pri la ebleco de la progreso en la

       estonteco. Reale, tiu teksto pli estis filozofia doktrino ol teknika informo pri lia

                                                         44
   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49