Page 51 - heleco-96
P. 51
1905, post la 16-jara laŭleĝa valideco de la patentoj, tiu de la motoro de alterna
kurento de Teslo ĉesis aparteni al li. Kaj krome, la bel-aspekta militisto Hob-
son, pri kiu Teslo sentis ian altiron kaj kun kiu eble havis intiman amikecon,
edziĝis en tiu epoko.
Eble por mildigi ĉi tiun emocian baton, Teslo mergiĝis en sian laboron. Dum la
somero de 1905, li laboris kun iu asistanto farante fortan elektran konekton in-
ter la transmisiilo amplifilo kaj la tero en la fundo de iu puto de 120 futoj sub la
turo de Wardenclyffe. Ĉi tiu konekto al tero estis decida por iu kompleta siste-
mo, ĉar estis tie kie Teslo liverus elektran energion al la tera krusto por krei
statikajn ondojn kaj transsendi elektron tra la tuta mondo. Sed pli kaj pli da tek-
nikaj problemoj baris la vojon al la triumfo kiun Teslo emis. Tiam li moviĝis
inter la optimismo kaj la angoro. Fine la angoro supervenkis la optimismon ĉar
la atingo de lia celo prokrastiĝis plu kaj plu. Ŝajnas ke la tero, je la ricevo de la
elektro kiun oni liveras al ĝi, ne reagas laŭ la maniero pensita de Teslo. Li su-
pozis ke la Tero reagus kiel sfero plena je ne-kunpremebla akvo. La koncepto
de «ne-kumpremebleco» gravas en ĉi tiu kunteksto ĉar se estus tiele perdiĝus
neniom el la elektro liverita al la tero, sed se, male, la enhavo de la planeda sfe-
ro reagus kiel io kunpremebla, parto el la liverita elektro estus sorbita pro la
kunpremiĝo kaj malpliiĝus la efiko de la elektro-transsendo. Sed ankoraŭ nun-
tempe persistas la dubo de scienculoj pri tiu temo kaj Teslo ne disponis je sufi-
ĉe da tempo por la necesa eksperimentado. Se la scienca konceptado de Teslo
estus ĝusta, kaj li estus sukcesinta funkciigi sian sistemon, eble jes, aŭ eble ne,
la rezultinta teknologia progreso estus simila al la nuntempa kiun ni konas, sed
unu afero estas certa: la kamparaj pejzaĝoj en la industriigitaj landoj malsimi-
lus kaj estus pli belaj ol tiuj kiujn ni vidas; ne ekzistus tiom da kilometroj da
kabloj de alta tensio kaj la metalaj kolonoj el kiuj ili pendas.
Resume, Teslo ne atingis en Wardenclyffe la celon kiun li emis kaj revis. Re-
zulte de tio li suferis nervan kolapson aŭtune de 1905. Post plurmonata malsa-
no li iome pliboniĝis fine de la jaro, sed la mensa kolapso daŭris ĝis meze de
1906. La procezon de tiu malsano li mem priskribis per iuj el siaj tiamaj skrib-
aĵoj. Tiu priskribo sendube estas interesa materialo por la psikoanalizistoj; Tes-
lo raportis pri siaj sonĝoj kaj familiaj memoraĵoj. Denove revenis al li la stran-
ga ideo ke la homaj estaĵoj estas nuraj aŭtomatoj kiuj, por sia agado, respondas
aŭ reagas al eksteraj stimuloj. Sed en aliaj epizodoj de lia malsano li spertis sta-
tojn al kiuj oni povus asigni mistikan karakteron, kun vizioj pli malpli fantazi-
ecaj kiujn li, same kiel estis okazinte en la krizoj de lia junaĝo, ne sciis distingi
el la realo. Post tiu kolapso de 1905 li neniam plu intencis tiom ambician pro-
jekton kiel la sendrata transsendo de energio. La laboratorio de Wardenclyffe
estis forlasita post kelke da tempo kaj la turo faligita kiel ni vidos siamomente.
Sed, kiel dirite, ekde 1905 kaj kvankam Teslo vivis ankoraŭ dum pluaj 38 jaroj,
lia kariero kiel aŭdaca inventisto estis alveninte al sia fino.
51