Page 75 - heleco-96
P. 75
virinoj sen vira akompano ĉeestus la kafejojn kaj la publikajn spektaklojn. Tia
konduto kaj alitipaj kutimoj de la fremdulinoj estis konsideritaj kiel propraj de
la prostitutinoj. Sed jen tiuj junulinoj venintaj al Parizo el fremdaj landoj por
studi, kiel nia Maria Salomea Sklodowska, kondutadis laŭ la kutimoj de siaj
respektivaj deven-lokoj, tre malsimilaj ol la francaj tiorilate. Ĉi tio igis ke en la
franca socio okazigis perplekson la fakto ke estis du malsamaj tipoj je sur-
strataj virinoj. Nur iompostiom estis ŝanĝiĝante tiu situacio en Francio. Ĉi tio
gravas en nia raporto por ke ni komprenu la malamikecon kaj la atakojn kiujn
Maria Kurio ricevis el ampleksaj sektoroj de la franca socio kelkajn jarojn pos-
te kiam ŝi famiĝis kaj atingis la nobel-premiojn.
Troviĝante, dum feriado, en Polujo, ŝi ricevis, pro ŝia sukceso kiel studentino,
unu stipendion Alejandrovich, kaj por la sekva kurso ŝi revenis al Parizo por
studi matematikon. De tie ŝi komunikis perletere al sia frato Josefo ke ŝi estis
studante matematikon tre intense sed ke ŝi tre bone estis instalita en tiutipa
vivmaniero. Fine de la sekvinta kurso ŝi estis atinginta licencion pri matemati-
ko kaj ŝia kvalifiko estis la dua de la kurso.
Post ŝia katastrofa am-rilato kun Kazimierz Zorawski, ŝi evitis tiutipajn aferojn.
Ŝi decidis ne edziĝi kaj dediĉi sian tutan tempon al la studado. En tiu radikala
teniĝo ŝi eĉ rifuzis pretendanton kiu sentis egan altiron al ŝi. Dum la tempo
kiam ŝi estis finante sian licencion pri matematiko, kontraktis ŝin iu organiz-aĵo
kreita por promocii la francan sciencon. Ŝia tasko inkludis la studon de la
magnetaj proprecoj de diversaj ŝtaloj, kaj por efektivigi ĝin ŝi devis serĉi labo-
ratorion. Dum tiu serĉado ŝi renkontiĝis kun la pola fizikisto, Józef Kowalski,
kiun ŝi estis koninta dum siaj tagoj kiel guvernistino. Aŭdinte la bezonon de
Maria, profesoro Kowalski sugestis renkontiĝon kun sia amiko, iu nomata Pie-
rre Curie, kiu laboris pri magnetismo ĉe proksima institucio en kies laboratorio
eble estos spaco por ŝi. Pierre estis 34-jara kaj rolis kiel profesoro en la École
de Physique et Chimie Industrielles en Parizo. Nek Pierre nek Maria havis
tiam enmense la ideon de tuja am-rilato. Pierre estis promesinte vivi kiel mo-
naĥo, post la morto de iu junulino al kiu li estis enamiĝinta. Kaj Maria, post
siaj du ekzamenoj estis planante reveni en Polion kun ŝian patron, trovi labor-
lokon tie kiel profesorino kaj kontribui al la politika plibonigo de sia lando.
La unuan nokton kiam Maria kaj Pierre renkontiĝis, ambaŭ sentis altiron unu
al la alia. Poste, dum Maria estis en Polujo, Pierre estis konvinkita ke li volis
edziĝi al ŝi. Same kiel Maria, li estis timida kaj introvertita, kaj tute dediĉita al
la scienco. Ambaŭ koincidis en sia malkonfido al la tradicia religio. Pierre estis
dediĉita, kune kun sia frato, al la esplorado de kelkaj fizikaj fenomenoj, ekzem-
ple la efikon de la elektro sur iuj kristaloj. Ili inventis instrumentojn, kiel la elek-
trometro, por pruvi sian teorion ke la mekanika energio povas esti konvertita en
elektra energio. De 1880 al 1882 ambaŭ fratoj publikigis sep artikolojn pri tiu
temo. Pierre estis pesimisma pri la ekzistado de geniaj virinoj… ĝis kiam li
75