Page 76 - heleco-96
P. 76
konis la polinon Marian. Dume ŝi estis fascinita de la sciencaj ideoj de Pierre.
Kiel dirite, la idealismo de Maria pelis ŝin reveni en Polujon por kontribui al la
nacian spiriton de la lando, kaj Pierre havis esperon ke ŝi iam revenos al Pari-
zo por edziniĝi al li. Per liaj leteroj al ŝi li penis konvinki Marian ke oni povus
uzi la sciencon por la bono de la homaro pli efike ol per la politika aktivado
kiel ŝi pretendis. Iompostiom ŝi atentis pri la argumentojn de Pierre, kvan-kam
post ŝia malfeliĉa sperto kun Kazimierz Zorawski, ŝi estis malinklina al novaj
am-aferoj. Kadre de sia rezisto al tiutipa procezo Maria argumentis ke ŝi volus
resti libera. Sed Pierre senlace insistis, letero post letero, pri la senutilo batali
kontraŭ la propraj sentoj. Dum ŝi estis en Polio la korespondado inter ili estis
ofta kaj intensa.
Fine Maria revenis al Parizo sed ne akceptis la sugeston de Pierre lupreni por
kunvivado kun li. Ŝi luprenis apartamenton apud la nova kuracista oficejo de
sia fratino Bronia. Poste, kiam ŝi anoncis ke ŝi planis vivadi en Polujo, Pierre
senespere deklaris ke li estis preta iri kun ŝi eĉ se por pergajni sian vivon tie li
devus roli kiel instruisto de la franca lingvo. Por konvinki Marian, li petis kaj
atingis la helpon de Bronia. Por povi edziĝi, ambaŭ devus rifuzi siajn princi-
pojn kaj promesojn. Menciindas ke ankaŭ la ekonomia situacio de Pierre ne
estis bona por edziĝo, kaj por gajni monon li devis akcepti laborojn kiuj ne pla-
ĉis al li kaj ne alĝustiĝis al lia akademia ofico. Se Maria estus la tipo je per-
sono por kiu la mono gravas, ŝi neniam estus akceptinta edziniĝi al li. Sed ŝi
valoris en Pierre tion ke li estis afabla kaj ĝentila, kaj kunhavis kun ŝi la intere-
son pri la scienco kaj la socia honesteco. Resume, se ŝi estis obstina rezistant-
ino, li estis same decida kaj insista. Ilia interrilato estis pliboniĝanta post ŝia
reveno al Parizo, kaj li konvinkis ŝin por ke ŝi konu liajn patrojn. Iomete poste
Pierre invitis Marian ĉeesti en la Sorbono la publikan ekzamenon de sia dokto-
ra disertacio pri la magnetismo. En ŝia biografio de Pierre, Maria agnoskas ke
post la reveno el sia feriado, ilia amikeco iĝis pli kaj pli valora por ambaŭ; am-
baŭ komprenis ke ĉiu el ili ne povus trovi pli bonan viv-kunulon. Ili, do, deci-
dis geedziĝi, kaj la ceremonio okazis en julio de la jaro 1895. Laŭ la deziro de
ambaŭ, temis pri simpla ceremonio, kaj nur civila ĉar ambaŭ praktikadis nenian
religion.
Oni donacis al Maria la veston por la geedziga ceremonio; ŝi malaprecis blankan
vestaĵon kaj petis ke se oni donacus al ŝi veston por tiu celo, ke ĝi estu praktika
kaj malhela, cele povi uzi ĝin poste por iri al laboratorio. Post la ceremonio en
la Urbodomo en Sceaux, kiun ĉeestis la patro de Maria, ŝia fratino Bronia kaj
ĉi ties edzo Kazimierz, ŝia fratino Helena, kaj la familio Kurio, la novgeedzoj
entreprenis netradician miel-monaton. Unu al la alia estis transdoninte, kiel
edzig-donaco, biciklon. Post la geedziĝ-festa bankedo en la ĝardeno de la fami-
lia domo de la Kurioj, ambaŭ nov-edziĝintoj eliris per siaj novaj bicikloj por
esplori la regionon de Bretonio. Nova epoko estis komenciĝanta en ilia vivo.
76