Page 94 - heleco-96
P. 94
Kurio estis prezentata kiel sorĉistino spe-
cialigita en la allogo al alies edzoj kaj ruin-
igo de la vivo de ties idaro. Ĉiukaze estis
eksterdubo la vereco de la historio; kvan-
kam Maria, post sia reveno el Bruselo, sen-
dis al la ĵurnalaj redakcioj leteron neante
ĉion kaj asertante ke ŝi devus honti pri ne-
nio, atestis kontraŭ ŝi la fakto ke per iu ŝiaj
leteroj al Paul, Maria konsilis lin pri la ma-
niero kiel li devus procedi por meti finon al
ties geedzeco. En la korespondado inter am-
baŭ geamantoj, publikigita de la presaro, of-
tis ĉi-tipa materialo: Mi senpacience tre-
mas pensante ke fine mi vidos cin, kaj mi
diros al ci kiom multe mi sopiris al ci. Mi
tenere kisas cin dum esperas ke tio estos
morgaŭ… -(Paul). Ci certiĝu ke neniu
estas sekvante cin kiam ci venos por vidi
min - (Maria)
Reestiĝis la publika kaj perĵurnala kverelo
inter la simpatiantoj kaj malsimpatiantoj de
Maria Kurio. Ĉi-lastaj plu insistis pri la
kliŝoj de la fremdeco kaj ebla judeco de
Sinjorino Kurio. Iuj ĵurnaloj ne publikgiis
tiujn leterojn, iu alia eĉ retiris la akuzojn pri-
dubante ties verecon. Kiel kutime okazas en
tiaj aferoj, post la ŝtormo venas trankvilo,
kaj kiam komencis esti forgesata ĉi tiu te-
mo, en novembro de tiu jaro 1911 la Sveda
Akademio aljuĝis al Maria Kurio duan No-
bel-Premion, konkrete tiu de Ĥemio post tiu
de Fiziko kiun ŝi jam estis ricevinte. Tiam
tuj reestiĝis, eĉ pli akre ol antaŭe, la pole-
miko kaj la kverelo inter la partianoj kaj la
malamikoj de Sinjorino Kurio. Iele, tiu No-
bel-Premio estis kvazaŭ vango-frapo al la
francaj akademianoj kaj institucio kiuj neis
al Maria la membrecon ĉe Franca Akade-
mio de Sciencoj. Do pliintensiĝis en la lan-
do la kampanjo kontraŭ Maria Kurio. La
presaro ade publikigis fragmentojn el ŝiaj
94