Page 93 - heleco-96
P. 93
gravis ke la virinoj aliru al postenoj kaj honoroj ĝis tiam rezervitaj por la viroj,
kaj krome, se ŝi estus elektita, oni povus esperi pli da mono por ŝia laboratorio.
Ŝia kandidateco tuj iĝis unuapaĝa temo de la presaro. Komence ne mankis laŭ-
doj al ŝi en la ĵurnaloj; ŝi estis gajninta la simpation de multaj personoj kiel
vidvino kiu honoris la memoron de sia elstara edzo. Sed Maria estis gajninta
ankaŭ influo-povajn malamikojn pro sia malvarma aspekto kaj sinteno de su-
pereco kiuj ĝenis scienculojn kies apogo estus necesa al ŝi. La fakto ke ĝis tiam
neniu virino estis elektita por la Franca Akademio de Sciencoj vekis egan
debaton pri la temo. La presaro de la politika dekstraro celis banaligi la
meritojn de Maria asertante ke ĉi ties gravaj eltrovoj okazis dum la vivo de ŝia
edzo. Tiu presaro malestime substrekis la polan devenon de Maria, kaj asertis
ke ŝi havis judan devenon. Ŝiaj kontraŭantoj prezentis viran kandidaton: Édo-
uard Eugène Désiré Branly, trifoje proponita por la Nobel-Premio, kiun li ne
atingis. Branly venkis en la balotado de la Akademio: Maria Kurie sentis in-
tensan elreviĝon kaj neniam plu volis kandidatiĝi por la Akademio kvankam
en postaj jaroj estiĝis kondiĉoj por ke ŝi estu bone akceptata.
Kelkajn monatojn post tiu afero de la Akademio de Sciencoj kaj kiam estis es-
tingiĝante la eĥoj de ties polemiko, eksplodis la skandalo de la am-rilato inter
Maria Kurio kaj Paul Langevin. Okazis ke Langevin estis edziĝinta kaj havis
filojn. Lia edzino, Jeanne, konis la am-rilaton de Paul kun Sinjorino Kurio kaj
verŝajne estis ŝi kiu organizis la ŝtelon de la leteroj de Maria al Paul, kiuj trov-
iĝis en ĉi ties oficejo, printempe de 1911. Tiuj leteroj implicite indikis intiman
rilaton inter ambaŭ scienculoj. Kompreneble, se la enhavo de tiuj leteroj estus
konata kaj publikigata de la presaro, la reputacio de Sinjorino Kurio estus ru-
inigita. En tiu epoko multaj francaj viroj havis amantinojn; tio estis akceptita
kondiĉe ke ili publike aperu kun siaj edzinoj en sociaj aktoj. Se la amantino(j)
estus ordinara(j) persono(j) la afero ne vekus la atenton de la publiko, sed Ma-
ria Kurio estis famkonata virino kaj multaj personoj, kaj viroj kaj virinoj, abo-
menis ŝin pro ties elstareco.
Sinjorino Langevin kaj la ĵurnaloj silentis dum ok monatoj depost kiam la lete-
roj estis ŝtelitaj. Eble ŝi ankoraŭ esperis ke la geedzeco povus esti riparata, ta-
men la rilato inter Langevin kaj lia edzino pli malboniĝis tiamaniere ke li for-
lasis la familian hejmon forprenante la filojn. Ambaŭ akuzis unu la alian kaj la
afero iĝis objekto de juĝo. Eble Paul estis dum iom da tempo pagante ĉantaĝon
por la nepublikigo de la leteroj; oni scias ke Maria pruntis al li konsiderindan
sumon da mono. Dum Maria estis en Bruselo ĉeestante kongreson pri radiado,
la Konferenco de Solvay, la rumoroj pri la am-afero Kurio-Langevin subite
aperis en la ĵurnaloj kaj iĝis enorma skandalo. Eble Jeanne Langevin estis spe-
ciale ĵaluza tial ke Paul kaj Maria ĉeestis tiun konferencon. La presaro kaj la
malamikoj de Maria Kurio prezentis la aferon tiamaniere ke la publiko inter-
pretu ke Jeanne iris al la ĵurnaloj celante nur la bonon de siaj filoj. Sinjorino
93