Page 92 - heleco-96
P. 92
1910, atingi ian amalgamon kiun oni eltiras el metala radiumo per distilado.
Laŭ la tiamaj informmedioj, la radiumo havas la aspekton de blanka metalo kaj
kapablas forte adheri al la fero. La metalo ŝanĝiĝas el la blanka koloro al la
nigra, kiam ĝi estas elmetita al la aero, bruligas la paperon kaj oksidiĝas en la
akvo.
Post la atingo de tiu celo, la sekva grava projekto de Maria Kurio estis la dis-
volvado de iu internacia normo por la radiumo. Ĉar la hospitaloj estis komenc-
ante uzi la radiumon por trakti la kancerojn, estis necese koni ĉi ties purecon
por determini la optiman dozon por tiu celo. Por la ellaborado de tiu normo,
kiun oni registris en la Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj proksime al
Parizo, oni serioze prikonsideris la opiniojn de Maria Kurio. Ŝi estis gajninte
gravan nombron da malamikoj en sia kariero. En la internaciaj konferencoj ŝi
ŝajnis esti nefleksebla, rezoluta kaj postulema. La gejunuloj de ŝia laboratorio
adoradis ŝin. Tiuj kiuj ne bone konis ŝin, sentis rifuzon; ili ne komprenis ke ŝia
ŝajna malvarmeco kaj la neado partopreni en frivola konversacio estis rezulto
de ŝia timideco kaj sensiveco. Rutherford admiris ŝian lertecon kiel radioĥemi-
istino kaj ĝuis en ŝia akompano. Post la morto de Pierre, Maria iĝis malpli kon-
fidencema pri la malkovroj de sia laboratorio; iuj kolegoj plendis pri la manko
de kunlaboremo de Maria en la scienca tereno. Sed kvankam Rutherford apre-
zis Marian kiel persono, li komencis havi al ŝi malpli da respekto rilate al ŝia
originaleco. Tiel li kiel aliaj kolegoj atribuis ŝian sukceson pli al penlaboro kaj
persisteco ol al iu ajn denaska kreivo. Post la publikigo, en 1910, de ŝia Trak-
tato pri la radioaktiveco, Rutherford publike apogis ŝin.
Ŝia sano estis vere malbona, kaj ofte ŝi perdis konferencojn kaj kunvenojn pro
tio. Iuj el liaj pli antipatiaj kolegoj opiniis ke tio estas preteksto, kiam la pri-
traktata temo ne plaĉis al ŝi. Ekzemple, kiam oni debatantadis la mezuron de la
Normo de la radiumo “Kurio”, estis malakordo pri tiu unuo. Kiam oni deci-
dis ne akcepti ŝian mezuron ŝi forlasis la kunvenon pledante malsanon. Ŝi skri-
bis noton dirante ke se la nomo de la mezurunuo estus “Kurio” ŝi devus difini
ĝian mezuron. Ŝi gajnis la batalon, sed ankaŭ pli da malamikoj. Pledante for-
tan nazkataron ŝi ne ĉeestis la festan bankedon de la Kongreso. Spite al lia ĝe-
nerala apogo al Maria, Rutherford malkovris ke malfacilis labori kun ŝi.
Iutage, kvin jarojn post la morto de Pierre, la gekonatuloj de Maria Kurio vidis
kun surprizo ke lia vidvino ŝanĝis siajn nigrkolorajn vestojn per blanka robo
kun unu rozo en la talio. Ĉiuj sin demandis kiu estis la kaŭzo de la ŝanĝo de la
vestaro… kaj de la humoro, de Sinjorino Kurio. En la akademia medio de Pa-
rizo, kie ĉiuj konis ĉiujn, disvastiĝis la scio, komence diskret-maniere, ke Ma-
ria Kurio havis am-aferon kun Paul Langevin, iu iama studento de Pierre. Sed
kelkaj cirkonstancoj malpermesis teni sekrete tiun enamiĝon. Maria altiris la
atenton de la publiko kiam ŝi decidis kandidatiĝi por la Akademio de Scien-
coj. Male ol Pierre, kiu ne aprezis la membrecon ĉe tiu institucio, por Maria
92