Page 15 - heleco-97
P. 15
Temante pri la afero de la faŝismo, decus oni difini ĝin dekomence. Sed jen la
malfacilaĵo: sufiĉas rigardi la enciklopediojn, la verkaron de la specialistoj pri
la temo, Interreton kun ties vikipediaj kap-vortoj k. a. por konstati ke ekzistas
multenombraj difinoj pri la koncepto «faŝismo», ne ĉiuj koincidaj kvankam
ankaŭ ne tre malsimilaj, fakte, ĉiuj veraj sed eble neniu el ili kompleta… Por ni
pli gravas ne iu difino pli malpli trafa sed kapti la esencon kaj la veran celon de
la faŝismaj movadoj. Kaj tio ĉar tiuj realaĵoj estas io ne evidenta. Ŝajnas ke iuj
el la diversaj difinoj, estante ĝustaj, tamen pli kaŝas ol montras la esencon kaj
la veran celon de la faŝismo.
Unue, estas interese konstati ke iuj el la karakteraĵoj de la faŝismo aperis jam
antikve, konkrete en la Romia Imperio. Estas sciate ke la vorto mem “Faŝismo”
kaj ties emblemo derivas el tiu simbolo de la romia povo, la faskoj, konsist-
antaj el ligaĵo de vergetoj, unu metro kaj duono longaj, ĉirkaŭ hakilo. La unua
historia faŝismo, tiu naskiĝinta en Italio en la jaro 1921, prenis la nomon kaj la
emblemon el tiu romia simbolo de la politika povo.
Sed la similaĵoj inter ambaŭ politikaj realaĵoj estas pli multenombraj. Ekzem-
ple, estas la afero de la imperi(al)ismo, krome bazita sur elitisma sento. Ĉiuj
aristokrataraj kaj militaristaj elitismoj karakteriziĝas pro la disdegno de la febl-
uloj kaj la fremduloj. La romianoj disdegnis kaj malestimis la fremdulojn, al
kiuj ili asignis la titolon je «barbaroj» kun la signifo de sovaĝuloj, ne-civiliz-
itaj. Laŭ la imperiisma (mis)etiko, la barbaroj povas esti sklavigataj, kaj ties
teroj depredataj kaj ekspropriigataj. Tiutipa ksenofobio kaj simila imperiisma
praktiko, kiel sciate, estis distingaj ecoj de la klasikaj faŝismoj de la 20-a jar-
cento, eĉ se ne ĉiuj imperiismoj kaj elitismoj havas klaran faŝistan karakteron.
La ekzisto mem de la imperiisma afero estis/as la deziro kaj la neceso de la su-
perreganta(j) klaso(j) serĉi eksterajn aventurojn kaj entreprenojn por eviti aŭ
malintensigi la internajn soci(al)ajn konfliktojn de ilia socio, t. e. sufoki, ansta-
taŭigi la klasbatalon per militoj kontraŭ fremduloj. Ĉi tio validas kaj por la
romia socio kaj por la modernaj faŝismoj.
15