Page 13 - heleco-97
P. 13
La popoloj, kiuj ne konas sian historion, estas kondamnitaj ripeti ĝin. Ĉi
tiu diraĵo, atribuita al Napoleono Bonaparto, estas ofte citata por atentigi pri la
utilo kaj la graveco lerni aŭ studi la historion. Tamen, la fakto mem ke oni tiom
multe devas memorigi tion atestas ke tia studo ne estas kutima realaĵo en nia
socio. Ekzemple, en Hispanio, en la porinfanaj lernejoj nur iomete oni informas
la gelernantojn pri gravaj okazintaĵoj de la landa historio (preskaŭ neniom pri
universala historio): mezepoka Rekonkero, Katolikaj Gereĝoj, Malkovro de
Ameriko, la imperiestro Karolo la 5-a, Filipo la 2-a kaj ĉi ties ampleksa impe-
rio en la mondo, iome pri la milito de hispana sukcedo… Ĝenerale, kaj “hazar-
de”, la kurso finiĝas post la supraĵa lernado pri la napoleona invado de Hispa-
nio en 1808. Do, tre malmultaj personoj en Hispanio konas ion pri la landa
historio de la du lastaj jarcentoj: karlismaj militoj, liberalaj revolucioj, militistaj
puĉoj. Estas nekredeble granda la nombro da hispanoj kiuj ne scias ion pri Ra-
fael de Riego, Juan Álvarez Mendizábal, Baldomero Espartero, Antonio
Cánovas del Castillo… Antaŭ ne multe da tempo iu hispana televidkanalo faris
enketon demandante al gejunuloj pri la personulo F. Franko kaj oni konstatis
ke plejparto el ili havis ian nebulan ideon pri tiu reginto kaj pri la landa civil-
milito de 1936-1939. Tiuj gejunuloj sendube estas tre kompetentaj pri la karie-
roj kiujn ili studis: informadiko kaj la diversaj branĉoj de la tekniko, sed en kio
rilatas al la historio, sociologio, politiko… ili estas viktimoj de la stud-planoj
ellaboritaj de registaroj kiuj volis sufoki la t. n. «historia memoro». Por la su-
perregantaj klasoj de ĉi tiu politika sistemo estas tre grave ke la amasoj ne konu
la marksistan aserton ke la klasbatalo estas la motoro de historio.
Ja, ekzistas multaj libroj el tiutipa literaturo nomata «historia novelo». Temas
pri romanoj aŭ noveloj kies intrigo okazas sur la historia fono de iuj pasintaj
epokoj. Inter tiu abunda materialo ne mankas iuj kvalitaj verkoj; menciindas,
ekzemple, la verkoj de la finna Mika Waltari. Sed plejparto el tiu novelaro es-
tas nura rakontado de fikciaj travivaĵoj de fikciaj personuloj; la historia fono
estas nur tio, fono de la travivaĵoj kaj foje eĉ ne tre historie ĝusta.
13