Page 14 - heleco-97
P. 14

Resume, la historia materialo kiun provizas al ni la prihistoria literaturo kaj eĉ
       la libroj de la historiistoj celas misinformi pri la pasinteco. Tio tute ne estas
       stranga afero: ni vivas en klasista socio, kaj la dominanta klaso havas intere-
       son kontroli per sia ideologia aparato: literaturo, presaro, libraro… tiun konon

       kiun oni dissendas aŭ provizas al la publiko. Ankaŭ ĉi tiu zorgo estas parto de
       la klasbatalo kaj, komprenble, al la superregantoj de la sistemo ne interesas dis-
       konigi la marksistajn teoriojn.

       Pri la faŝismo kaj ties lideroj, iliaj biografioj, la Dua Mondmilito en kiu ili in-
       tervenis, la karakteraĵoj de iliaj reĝimoj… estas multege da informo. Ĉi tio ŝaj-
       ne kontraŭdiras nian tezon pri la intereso ne diskonigi tiun informon, kaj tamen

       tiele estas; la plej efika maniero kaŝi unu libron estas meti ĝin enen de bibliote-
       ko. La multenombro da libroj, broŝuroj, revuoj, videoj, filmoj… temantaj pri
       Hitler, Mussolini, Franko k. a. konstituas la bibliotekon kie oni celas kaŝi la

       veran konon pri tiuj personoj kaj ties politika celo. Kiel dirite, la instrua siste-
       mo ne vekis en la gelernantoj intereson pri la historio, do multaj personoj dis-
       volvus intereson pri alitipa legado, ekzemple tiu de prisportaj revuoj kaj ĵurna-
       loj. Sed tiuj kiuj eskapas el tia alienigo kaj serĉas prihistorian informon, fine

       dronas en tiu biblioteko zorge ellaborita de la ideologia aparato de la sistemo
       por kaŝi la esencon de la aferoj kaj eviti la komprenon de la realaĵo.
       En la kazo de la faŝismo, pri kiu ni temas nun, iu rimedo de la misinformantoj

       estas  detale  priskribi  la  faŝismajn  diktaturojn  reliefigante  ties  similecon  kun
       aliaj diktaturoj, konkrete tiuj estiĝintaj en socialistaj landoj, komunistaj reĝi-
       moj. Specialan atenton oni dediĉas montri la identecon inter la reĝimo de Hitlero
       kaj tiu de Stalino. La simileco ekzistis, kaj objektiva informado ne povas silenti

       pri tio. Sed la fokusigo de la informantoj en tiu aspekto de la afero ne havas
       alian celon ol apartigi la atenton de la legantoj el aliaj interesaj rilatoj de la na-
       ziismo kaj ĉiuj faŝismoj ĝenerale, konkrete la ekonomiaj rilatoj de tiuj reĝimoj

       kun la ĝenerala kadro de la kapitalismo en kiu ili naskiĝas kaj disvolviĝas.
       Ĉi tiu nia modesta raporto pri la faŝismoj kaj ties historio celas atenti kaj atent-
       igi ĝuste pri tio kion la oficiala propagando de la sistemo volas kaŝi, memori

       kaj memorigi tion kion la superregantoj de la sistemo volas ke oni forgesu. Se
       la faŝismoj estus en la historio nura rara realaĵo de la unua duono de la 20-a jar-
       cento, ne indus atenti pri ĝi. En nia lando la sekvoj de tiu doktrino, se nomi ĝin

       iamaniere, daŭris ĝis preskaŭ la lastaj jardekoj de tiu jarcento en formo de kvar-
       dekjara diktaturo kaj postaj puĉo-provoj kaj rezisto rehavi la historian memo-
       ron. Nur fine de la pasinta jaro 2019, finfine, la postrestaĵoj de la diktatoro estis
       forigitaj el la ŝtata monumento kie ili ripozis dum pluaj pli ol kvardek jaroj.

       Kaj plej grave, nun oni ekvidas en la politika horizonto de la lando (kaj ĝene-
       rale de la mondo) la signojn de reapero de tiaj politikaj monstraĵoj. Evidentas
       ke la cirkonstancoj kiuj generas ilin daŭre pesistas. Studante la naturon de tiuj

       cirkonstancoj, ni volas kontribui al la ne-ripetado de pasinta historio.

                                                         14
   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19