Page 16 - heleco-97
P. 16
Alia karakteraĵo komuna al la romia socio
kaj la faŝismoj estis la troa emfazo de la kon-
cepto de amo al la patrujo. Kompreneble,
ĉiuj apartaj nacioj kultivas la amon al sia
patrujo, kaj tio eĉ povas esti rigardata kun
simpatio kiam oni uzas tiun senton por veki
la popolan reziston kontraŭ ekstera agresado.
Sed oni uzas ĝin ankaŭ kaj ĉefe kiel ideolo-
gian elementon por instigi malamon kaj agres-
emon kontraŭ fremduloj. La antikvaj romia-
noj faris kvazaŭ religion el tiu koncepto kun
ties specifa kulto kaj ceremonioj. Io simila
okazis en la modernaj faŝismoj, speciale en
la germana.
Alia similaĵo inter la antikva imperiismo kaj
la modernaj de la faŝistaj potencoj estis la
kompleta orientiĝo de la tuta socio al la mi-
litisma afero, la ekzaltado de la militarismaj
valoroj, la emo al militaj venkoj kaj konke-
roj, la superĉeesto de la militarista pompo, la
trotakso de la militista instruado al la infanoj
jam ekde frua aĝo, la emfazado pri la milit-
ista disciplino, la abundo de soldataj defiloj
kaj aliaj militaristaj parado…
Konekse kun tio antaŭa estis ankaŭ komuna
inter ambaŭ socioj, la romia kaj tiu de la mo-
dernaj faŝismoj, la kulto al la lidereco. La ti-
tolo je «imperiestro» en la romia socio signi-
fis «armea ĉefkomandanto». Tiu titolo estis
fiksita kiel simbolo de la absoluta politika
povo post la eksterleĝa kapto de tiu povo far
Cezaro. Mussolini, krom la titolo je «Duce»
(Duko) kiu implicas militistan rangon, estis
salutata ankaŭ per la titolo je Cezaro. Aliaj ti-
toloj kiel Führer, Caudillo, Conducător… uz-
ataj de aliaj supremaj lideroj havas similan
karakteron je karismeca elzaltado.
Alia aspekto, malpli perceptebla, de la tipo je
reĝimoj kiujn ni estas prikonsiderante estas
La klasikaj faŝismoj prenis el la antikva ro- ilia kulto al la tradicio, t. e. la kulto al antik-
mia socio emblemojn kaj simbolojn sed ĉefe vaj kulturoj al kiuj oni atribuas ian perditan
la elitismon kaj aliajn ecojn de la imperiismo.
16