Page 17 - heleco-97
P. 17
scion: la egiptaj hieroglifoj, la keltaj runoj, k.
s. La romianoj konsultadis la sibilajn librojn
serĉante en ĉi ties misteraj vortoj respondon
al politikaj problemoj kiujn ili devis alfronti.
La naziista gnostiko sin nutris per tradici-
ismaj, esoterismaj elementoj. La plej grava
teoria fonto de la itala dekstraro, Julius Evo-
la, miksis la Graalon kun la Protokoloj de la
Saĝuloj de Cion, alkemion kun la Sankta Ro-
mia Imperio... La fakto mem ke la itala faŝ-
ismo serĉis referaĵon en la antikva romia im-
perio estas signo de tiu inklino al la tradicio.
En Hispanio, la faŝista movado kiu naskiĝis
en la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento el-
vokis la epokon de la t. n. Katolikaj Ge-
reĝoj, Isabela kaj Ferdinando kaj alprenis em-
blemon de tiu reĝa geparo.
Fine, eble la plej notinda karakterizo de tiu-
tipaj aŭtoritatecaj reĝimoj kiuj sekvas la ro-
mian modelon estas la radikala malaperigo
de la kondiĉo de civitanoj de la homoj viv-
antaj en ili. La Senato de Romo neniam estis
multe pli ol klubo de la riĉuloj de la Respu-
bliko, sed post la starigo de la imperiestra
institucio malaperis eĉ tiu modesta signo de
popola demarŝado de la politika povo. La ce-
zaroj formale konservis la senatan institucion
sed sen politika enhavo; ili mem elektadis la
senatanojn, kaj eloficigadis ilin laŭ sia kon-
veno. Same okazis en Hispanio dum la dikta-
turo de F. Franko. Mussolini kaj Hitler eks-
igis la parlamentojn de siaj landoj. En ĉiuj
tiuj kazoj la socianoj restis kiel nuraj regatoj,
sen civitanaj rajtoj. La cezaro, lidero, estis la
sola esprimanto de la popola volo.
Vidinte kiel la faŝismaj reĝimoj imitis antik-
van modelon, ĉu oni povas konkludi ke te-
mis pri stranga neripetebla kaprico? La afero
estas pli komplika. Tiuj sociaj retroiroj dan-
ĝeras ripetiĝi dum persistas la kaŭzoj kiuj
generis ilin. Per sekvaj paĝoj ni pristudos Komunaj trajtoj de la antikva kaj la modenaj
kiuj estas tiuj kaŭzoj. imperiismoj estis la kulto kaj inklino al ĉio
rilate kun la armeo, la permilita konkerado...
17