Page 126 - heleco-97
P. 126
araj kaj urbaj geriloj, sabotado, strikoj, atakoj… ene de la teritorio sub germana
kontrolo, t. e. la Itala Socia Respubliko, la Salò-Respubliko de Mussolino. La rom-
po de la linio ankaŭ estis la komenco de la fino por la germanaj trupoj, proksim-
ume 300.000 homoj komanditaj de la Generalo Vietinghoff kaj la Ĝenerala
Kolonelo de la SS kaj germana milita reganto de norda Italio Karl Wolff. La
usona armeo atingis la kapton de Carrara kaj La Spezia la 12-an kaj la 19-an de
aprilo respektive, kaj antaŭeniris tra tie al Ligurujo, Piemonto kaj Lombardio.
Britaj trupoj detruis germanan armeon kaj kulminis la kapton de Rimini, Raveno
kaj Ferrara la 10-an de aprilo, turniĝante nordorienten en la direkto de Padovo.
Venecio estis prenita la 28-an de aprilo sen batalo, danke al la interakordo de la
germanoj kaj la britoj promociita de kardinalo Piazza. La armeo de Clark trans-
iris la Padon la 20-an de aprilo. La intensa batalo ĉirkaŭ Bolonjo, kiu daŭris sep
tagojn, kun perfortaj agoj de la rezistaj fortoj ene de la urbo, tamen prokrastis
ilian antaŭeniron tra la centro. Sed, prenita Bolonjo la 21-an de aprilo, Clark jam
antaŭeniris nehaltigeble al Verono, Trento, Bolzano kaj la pasejo Brenero, ĉe la
aŭstra limo. La 25-an de aprilo la Rezisto, la Nacia Liberiga Komitato de Supra
Italio, alvokis al armita ribelo tra la tuta norda lando. Okazis tre malfacila batal-
ado: atakoj al kazernoj, policejoj, nervocentroj, oficialaj konstruaĵoj, stacioj, proviz-
ejoj de gaso kaj akvo, pontoj, fervojoj, komunikaj centroj, montpasejoj, havenaj
instalaĵoj… ĉu kun la germanoj, ĉu kun la fortoj de la Salò-Respubliko. Oni ba-
talis en Milano, Torino, Piaĉenco, Ĝenovo kaj en multaj aliaj urboj kaj kamp-
araj urbetoj, pli malpli sukcese, sed tio permesis al la usona armeo liberigi kaj
okupi, inter la 26-a kaj la 28-a de aprilo, plej multajn urbojn, grandajn kaj mezajn,
en norda Italio. La 27-an, Wolff negocis en Kaserto kun aliancanaj komandantoj
kaj la itala registaro la ĉesigon de la batalado. Restis ankoraŭ sub la kontrolo de
la germanoj kaj de la polico de Salò iu eta reduto en la norda ekstremo, inter
Como kaj Valtelino, ĉe la svisa limo.
La milito en Italio finiĝis. Ekde la komenco de la kampanjo en septembro de
1943, la aliancanoj havis 300 000 viktimojn en Italio (ĉirkaŭ 60 000 mortintoj);
la germanoj, 434.000 (50.000 mortintoj). 60.000 italoj estis mortigitaj per alianc-
ana bombardado. La Rezisto, finfine, ĉirkaŭ 300.000 soldatoj, havis ĉirkaŭ
50.000 mortintojn, kaj la Respubliko de Salò, ĉirkaŭ 10.000, kaj krome proksim-
ume 10.000 aliaj homoj: faŝistoj, kunlaboristoj, funkciuloj de la Italio de Mus-
solino aŭ poste de Salò, policanoj, iuj soldatoj, sed ankaŭ homoj, kiuj simple
aranĝis sin al tiuj situacioj… estis ekzekutitaj rapide, sen proceso, fare de rezis-
taj grupoj en la liberigaj tagoj mem aŭ baldaŭ poste.
Mussolino estis ekzekutita la 28-an de aprilo de 1945 far membroj de la Rezist-
ado, post kiam milicia patrolo malkovris lin provante atingi la svisan limon. Li
kaj membroj de sia registaro estis en Milano la 25-an de aprilo por negoci, per
la perado de la ĉefepiskopo de Milano, kardinalo Schuster, la finon de la milito
kun reprezentantoj de la Nacia Komitato de la Rezisto. La negocado fiaskis ĉar
126